Arabo (heroo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Arabo (armene: Արաբօ, 1863–1893), naskiĝis kiel Arakel Avedisjan, estis fama armena fidajo de la fino de la 19-a jarcento, unu el la unuaj fidajoj[1] .

Arabo naskiĝis en la vilaĝo Kurtis (provinco Bitlis). Arabo studis en la monaĥeja lernejo Arakeloc en Muŝ. Komence en la malfruaj 1880-aj jaroj, li gvidis la armenajn fidajajn grupojn de Sasuno kaj Tarono. En 1892, li estis arestita de turkaj aŭtoritatoj kaj kondamnita je 15 jaroj da malliberigo, sed eskapis el malliberejo kaj rekomencis la agadon en la armena milico. De 1889, li revenis al Kaŭkazio plurajn fojojn por daŭrigi siajn milicajn agadojn. Li partoprenis la unuan ARF-konferencon en 1892. Printempe 1893, li revenis al sia regiono Kars por helpi ribelantojn de Sasuno, sed estis mortigita en 1893 dum batalo kun kurdaj bandoj sur la vojo de Ĥnus al Muŝ (Okcidenta Armenio) kun siaj kvar kamaradoj[2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. General Andranik and the Armenian Revolutionary Movement, by Dr Antranig Chalabian, Michigan, 1988 (ISBN 0-9622741-1-9)
  2. Genocide.ru (Russian)