Aragüés del Puerto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aragüés del Puerto
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 22730
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 120  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 42′ N, 0° 40′ U (mapo)42.706944444444-0.66972222222222Koordinatoj: 42° 42′ N, 0° 40′ U (mapo) [+]
Alto 970 m [+]
Areo 64,442551 km² ( 644 4.2 551 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Aragüés del Puerto (Provinco Ŭesko)
Aragüés del Puerto (Provinco Ŭesko)
DEC
Aragüés del Puerto
Aragüés del Puerto
Situo de Aragüés del Puerto
Aragüés del Puerto (Hispanio)
Aragüés del Puerto (Hispanio)
DEC
Aragüés del Puerto
Aragüés del Puerto
Situo de Aragüés del Puerto

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Aragüés del Puerto [+]
vdr

Aragüés del Puerto [araGŬES delPŬERto] (Aragüés de lo PuertoAragüés d'o Puerto, en aragona) estas municipo de Hispanio​, en la nordo de la komarko Jacetania (kies ĉefurbo estas Ĥako) apartenanta al la nordokcidenta pinto de la Provinco Huesko (regiono Aragono). En la loĝloko, krom la hispanan, oni parolas variaĵon de la aragona lingvo uzitan en la okcidentaj Pireneoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Sonorilturo.
Aragüés del Puerto (1982).

Ĝia municipa teritorio estas en la nordo de la komarko Jacetania. Ĝi estas oriente de Valle de Hecho kaj okcidente de Aísa. Ĝi estas en aragonaj okcidentaj Pireneoj.

Parto de la municipa teritorio estas okupata de la Natura Parko de Valles Occidentales.

La loĝloko Aragüés del Puerto mem (970 msm) estas je 98 km nordokcidente de Huesca kun konekto nur kun Jasa sude. La loĝloko estas tipa domaro karaktera de montaro ĉe Pireneoj, kun tre deklivaj tegmentoj, trunkokonusaj kamenoj kaj balkonoj kun lignaj prilaboritaj apogreloj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekde la 11-a jarcento la loko estis defendejo el la apuda Regno Navaro.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Aragüés del Puerto: oni malaltiĝis ĝis nunaj 117 loĝantoj (2022). Tradicie oni parolis pri "emigración golondrina" (hirunda migrado), ekde fino de la 19-a jarcento, kiel portempa migrado de junaj virinoj por labori en fabrikoj de "espardeñas" (tolŝuoj) en Mauléon-Licharre, suda Francio. Tio okazis el aŭtuno ĝis printempo: tial la nomo "hirunda".

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj montaraj agrikulturo kaj brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al irigaciaj kultivoj, plus natura, kultura kaj rura turismo. En la nordo de la teritorio estas skiejoj kaj oportunoj por montogrimpado.

Ĉefaj vidindaĵoj estas trinava preĝejo kun grava retablo; montara arkitekturo, tuta urba kerno kun mirinda kolekto de kamenoj; dolmeno de Lizara ktp.

Estas eksterordinara montara faŭno en kiu menciendas cervoj, aproj, lutroj, la raraj miogaloj, pegoj, rabobirdoj, gipoj, ŝafgrifoj, kadavrogrifoj, urogaloj, tikodromoj, ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]