Jasa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jasa
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22731
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 102  (2023) [+]
Loĝdenso 11 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 42′ N, 0° 40′ U (mapo)42.69329-0.66677630000001Koordinatoj: 42° 42′ N, 0° 40′ U (mapo) [+]
Alto 944 m [+]
Areo 8,904673 km² (89 0.4 673 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Jasa (Provinco Ŭesko)
Jasa (Provinco Ŭesko)
DEC
Jasa
Jasa
Situo de Jasa
Jasa (Hispanio)
Jasa (Hispanio)
DEC
Jasa
Jasa
Situo de Jasa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Jasa [+]
vdr

Jasa [ĤAsa] (Chasa, en aragona) estas municipo de Hispanio​, en la centro de la komarko Jacetania (kies ĉefurbo estas Ĥako) apartenanta al la nordokcidenta pinto de la Provinco Huesko (regiono Aragono). En la loĝloko, krom la hispanan, oni parolas variaĵon de la aragona lingvo uzitan en la okcidentaj Pireneoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Jasa.

Ĝia municipa teritorio estas en la centro de la komarko Jacetania. Ĝi estas inter Aragüés del Puerto kaj Aísa. Ĝi estas en aragonaj okcidentaj Pireneoj.

Parto de la municipa teritorio estas okupata de la Natura Parko de Valles Occidentales.

La loĝloko Jasa mem (944 msm) estas je 97 km nordokcidente de Huesca kun konekto inter Aragüés del Puerto apude norde kaj Aísa oriente laŭ tre malfacile montara ŝoseo. La loĝloko estas tipa domaro karaktera de montaro ĉe Pireneoj, kun tre deklivaj tegmentoj, trunkokonusaj kamenoj kaj balkonoj kun lignaj prilaboritaj apogreloj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Plej frua mencio estas de 1227.

Famis la figuro de lokano Joaquín Gil Berges, ministro de la registaroj de la Unua Hispana Respubliko: unue ku Francisco Pi y Margall kaj poste kun Emilio Castelar.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Jasa: oni malaltiĝis el 554 loĝantoj en 1887 ĝis nunaj 105 loĝantoj (2022).

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj montaraj agrikulturo kaj brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al irigaciaj kultivoj, plus forstado, natura, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj vidindaĵoj estas gotika preĝejo; montara arkitekturo, tuta urba kerno kun mirinda kolekto de kamenoj; dolmeno de Lizara, Etnologia Muzeo en la Ermitejo de Sankta Petro, ktp.

Estas eksterordinara montara faŭno en kiu menciendas cervoj, aproj, lutroj, pegoj, rabobirdoj, gipoj, ŝafgrifoj, kadavrogrifoj, urogaloj, ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]