Arakel Sjuneci

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arakel Sjuneci
Persona informo
Առաքել Սյունեցի
Naskiĝo 1-an de januaro 1350 (1350-01-01)
Morto 1-an de januaro 1425 (1425-01-01) (75-jaraĝa)
Etno armenoj vd
Familio
Patrino Q67487451 vd
Gefratoj Q67487345 vd
Parencoj Gregorio Tatevaci vd
Profesio
Okupo poeto • filozofo • gramatikisto • muzika teoriisto • pastro vd
Laborkampo gramatiko vd
Doktoreca konsilisto Orotnetsʻi Hovhannēs, Vardapet vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Arakel Sjunec (armene Առաքել Սյունեցի, 1350 — 1425 ) estas armena poeto, filozofo, muzikisto, gramatikisto, instruisto kaj ekleziestro de la 14-a kaj 15-a jarcentoj.

Li estis edukita en la monaĥejo Tatev, de Hovnan Vorotneci kaj lia onklo Grigor Tatevaci. Poste li entreprenis larĝan sciencan kaj pedagogian agadon en Tatev. Ekde 1407 estis Episkopo de Sjuniko.

En liaj filozofiaj skribaĵoj li subtenas kosman pruvon de la ekzisto de Dio. Li skribis multajn laŭdojn dediĉitajn al la sanktuloj de la Armena Eklezio. Li estis sperta akrostiko. Li estis ankaŭ engaĝita pri muziko, kelkaj el liaj preĝaj kantoj postvivis ĝis la nuntempo. En liaj verkoj, la teorio de muziko ankaŭ koncernis armenajn popolmuzikon kaj popolajn instrumentojn.

Li precipe laboris pri lingvistiko, "Mallonga analizo de gramatiko." Li konsideris la studadon de lingvoj, precipe la gepatran lingvon, "la ŝlosilo de la mondo de saĝeco". Kritikante Jesaji Nŝeci, li konsideris la objekton de gramatiko nek literon nek sonon, sed la sperton akiritan de la verkisto kaj submetita al la prilaborado de la menso. Arakel en la historio de armena lingva pensado faras gravan paŝon per studado de la fiziologia bazo de parolado. Li klare desegnas unu el la principoj de la fiziologia klasifikado de sonoj.

La poemo "Libro de Adam" (1403) fariĝis la kulmino de la literatura verko de Sjuneci - pri perdita paradizo, perdita homa feliĉo. La verko dubas pri religia dogmo. La libro konsistas el tri poemoj. Estas konsiderita unu el la plej bonaj produktoj de mezepoka armena literaturo. Iuj versoj de la Adam-Libro estis muzikaj. Eldonita en 1721 en Konstantinopolo. Ekzistas ankaŭ angla traduko.

Li mortis ĉirkaŭ 1425 kaj estis entombigita en la monaĥejo Ŝativank en Jeghegnadzoro.