Arakida oleo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Arakidoleo)
Botelo de arakida oleo, kun Vitamino E aldonita kiel konservilo

Arakida oleoaraĥida oleo, konata ankaŭ kiel ternuksa oleo, estas mildgusta legoma oleo derivita de arakidoj. La oleo estas havebla kun fortaj arakidaj gusto kaj aromo, analoge al sezama oleo.

Ĝi estas ofte uzata en la ĉinaj, sud-aziaj kaj sudorient-aziaj kuirartoj, kaj por ĝenerala kuirado kaj, kaze de la rostita oleo, por plia gusto. Arakida oleo havas pli altan fumpunkton ol multaj aliaj kuiraj oleoj, do estas ofte uzata por friti manĝaĵojn. Ĝiaj gravaj komponaj grasacidoj estas oleata acido (46.8% kiel oleino), linoleata acido (33.4% kiel linoleino) kaj palmitata acido (10.0% kiel palmitino). La oleo ankaŭ enhavas iom da stearata acido, arakidata acido, behenata acido, lignocerata acido kaj aliaj grasacidoj.

Antioksidantoj kiel vitamino E estas foje aldonataj por daŭrgi la oleon.

Krome, ĉe la Universala Ekspozicio de Parizo (1900), Rudolf Diesel montris dizelmotoron kiu funkciis per arakida oleo kiel fuelo.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Peanut oil en la angla Vikipedio.