Arbara melampiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Arbara melampiro
Melampyrum sylvaticum
Melampyrum sylvaticum
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Klado: Angiospermoj
Klado: Verdukotiledonoj
Klado: Asteredoj
Ordo: Lamialoj
Familio: Orobankacoj
Tribo: Rhinantheae
Genro: Melampyrum
Melampyrum sylvaticum
L., 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Arbara melampiro (Melampyrum sylvaticum L.) estas specio el la familio Orobankacoj (Orobanchaceae). Ĝi estas ofta floro en montaraj kaj subalpaj arbaroj, sur acida grundo, pli malofta en montetoj. Ĝi aperas en multaj regionoj de Europo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Arbara melampiro estas tutjara herbo, kiu fariĝas 10-25 cm alta, kun paraj folioj lancformaj kaj malhelverdaj. Floroj estas 6-10 mm longaj, tute flavaj (esceptokaze blankaj aŭ rozkoloraj).

Tiu planto tre parencas kun la Herbeja melampiro, kiu ankaŭ kreskas en arbaroj, ofte en la samaj lokoj. Tiu ĉi, alta je 15-50 cm, havas pli grandajn florojn kun blanka tubo. Tiuj du specioj havas la saman vivmanieron kaj interalie reproduktan strategion.