Herbeja melampiro
Herbeja melampiro | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Melampyrum pratense
| ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Melampyrum pratense L., 1753 | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La Herbeja melampiro, Melampyrum pratense L., estas specio el la familio Orobankacoj (Orobanchaceae). Male al sia epiteto en la latina kaj en Esperanto tiu planto kreskas nur en arbaroj.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Tutjara herbo, kun paraj folioj lancformaj kaj malhelverdaj. Floroj 10-20mm longaj kun flava koloro kaj blanka tubo.
La semo de la planto logas la arbarajn formikojn. Ili diserigas la semojn de la planto, kiam ili reiras al siaj nestoj por nutri la idojn. La planto estas indikilo pri malnovaj arbaroj, ĉar la formikoj neniam portas sian nutraĵon pli ol unu metron for kaj malfacile trairas kampon por iri al arbara loko.
La Herbeja melampiro estas nutra planto por la raŭpoj de papilio nomata Melampira melikto (Mellicta athalia). La Herbeja melampiro estis uzata en la tradicia medicino en Aŭstrio kontraŭ la kalkigo de la vejnoj kaj kontraŭ reŭmatismo.