Archimédesz Szidiropulosz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Archimédesz Szidiropulosz
Archimédesz Szidiropulosz
Archimédesz Szidiropulosz
Persona informo
Naskiĝo la  11-an de aprilo 1944(nun 1944-04-11)
en Grekio Ptolemaida (Hungario)
Okupo
Okupo historiisto
vdr

Archimédesz Szidiropulosz [arĥimEdes sidiropulos], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szidiropulosz Archimédesz estas greka hungarlandana historiisto, sociologo, instruisto.

Archimédesz Szidiropulosz [1] naskiĝis la 11-an de aprilo 1944 en Ptolemaida (Grekio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Archimédesz Szidiropulosz rifuĝis al Hungario en 1948. Li abiturientis en Budapeŝto en 1962, poste li akiris diplomojn en Scienca Universitato Loránd Eötvös pri historio en 1967, pri sociologio en 1980. Jam inter 1967 kaj 1969 li instruis en gimnazio de Nagykáta, inter 1970–1982 de Budapeŝto, poste li estis inspektoro de la ĉefurbaj kolegioj. En 1985 li esploris en Grekio helpe de stipendio. En 1986 li estis nomumita konsilisto de pedagogia instituto. Ekde 1998 li esploras Trianonan Traktaton. En 2005 li pensiuliĝis, tamen li instruis ĝis 2013. Li estis nomumita institutestro en 2015, kie li esploras historion de la hungariaj grekoj. Li ricevis premiojn en 2007, 2011 kaj 2013. Li havas edzinon, kiu naskis 2 filinojn.

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Ithaka partjai. A kisebbségi lét dimenziói. (1990)
  • 1956 – Görögök a forradalomban. (1997)
  • Trianon utóélete. A magyar társadalom Trianon-képe az ezredfordulón. (2004)
  • Miért hiúsultak meg Tisza István román tárgyalásai? (2014, escepte artikolo)

Fontoj[redakti | redakti fonton]