Arconada

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arconada
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34449
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 45  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 20′ N, 4° 30′ U (mapo)42.3276271-4.4952828Koordinatoj: 42° 20′ N, 4° 30′ U (mapo) [+]
Alto 828 m [+]
Areo 19,27 km² (1 927 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Arconada (Provinco Palencio)
Arconada (Provinco Palencio)
DEC
Arconada
Arconada
Situo de Arconada
Arconada (Hispanio)
Arconada (Hispanio)
DEC
Arconada
Arconada
Situo de Arconada

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Arconada [+]
vdr

Arconada [arkoNAda] estas municipo en la centro de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos. La loknomo Arconada estas komprenebla etimologie kiel Limejo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Loko de Arconada en la provinco Palencio.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 19,43 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 43 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 450 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 44 km de Palencio, provinca ĉefurbo, kaj 282,3 km de Madrido.

Ĝi estas inter Villalcázar de Sirga (je 4 km) kaj Santillana de Campos (submunicipo de Osorno la Mayor).

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj de romia setlado. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Estis rilato al la francdevena sektoro de la Jakoba Vojo.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo, fontoj, kolombejoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]