Arepo
Arepo (hispane: Arepa) estas bulko bakita el kuirita pasto de maizofaruno. Arepoj devenas el Latin-Ameriko kaj antaŭ ĉio estas popularaj en Venezuelo kaj Kolombio.
La bulkoj estas manĝataj,
- kiel matenmanĝo - ekzemple farĉitaj per fromaĝo aŭ alia surmetaĵo
- kiel tagmanĝo - farĉita per spica viando (carne mechada), fiŝaĵo, avokado aŭ aliaj legomoj
- kiel hastmanĝo aŭ kiel almanĝaĵo ĉe ĉefmanĝo. Ofte sen farĉo, sed pli por trempi ĝin en aliaj manĝaĵoj.
Ĉe la karibia marbordo de Kolombio arepoj ofte havas farĉon el ovoj (arepa de huevo) aŭ kirlovaĵo (arepa de perico).
-
Arepo farĉita per fromaĝo.
-
Fritita arepo kun ovo.