Arganil
Arganil | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Portugalo (1114 (Gregoria)–) municipo de Portugalio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 3304 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 11 065 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 33 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 40° 13′ N, 8° 3′ U (mapo)40.216666666667-8.05Koordinatoj: 40° 13′ N, 8° 3′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 516 m [+] | ||||
Areo | 332,84 km² (33 284 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Arganil [+] | |||||
Arganil estas portugala urbo en la distrikto Koimbro, Centra regiono kaj subregiono Região de Coimbra, kun ĉirkaŭ 4 000 enloĝantoj (2021).
Arganil estas sidejo de municipo Arganil kun 332,13 km² kaj 11 067 enloĝantoj (2021), subdividita en dek kvar fregezioj. La municipo limas norde kun Penacova, Tábua kaj Oliveira do Hospital, nordoriente kun Seia, oriente kun Covilhã, sude kun Pampilhosa da Serra kaj Góis kaj okcidente kun Vila Nova de Poiares.
Historio
[redakti | redakti fonton]Estis restaĵoj el romianoj, kun la nomo Argos. La plej frua dokumento pri Arganil, estas donaco fare de la reĝino D. Teresa, patrino de Afonso Henriques, de la urbo al la katedralo de Koimbro; kaj tiukadre en 1114 la episkopo skribis loĝĉarton por la lokanoj. Aliaj rajtigiloj estis de 1175 kaj 1273. La municipo ricevis foruon "manuelino" en 1514.
La episkopoj de Koimbro posedis en la urbo palacon kun kapelo trinava, fondita en la 14-a jarcento, fare de D. Fernando Rodrigues Redondo kaj lia edzino D. Senhorinha Afonso. Havis la titolon de Grafoj de Arganil la episkopoj de Koimbro, ricevitan de El-Rei D. Afonso la 5-a, kaj pasintan en 1472 al la episkopo D. João Galvão kaj liaj posteuloj en la episkopeco, ĉefe pro iliaj partoprenoj en diversaj bataloj kaj militoj favore al la monarkio. Tiukadre ankaŭ la kastelojn de Côja kaj Arganil donis al la episkopoj de Koimbro la reĝino D. Teresa kaj la grafo D. Henrique.
Dum la franca invado la trupoj de Junot kaj Masséna forprenis multajn havaĵojn kaj eĉ riĉaĵojn el la preĝejo. En aŭgusto de 1812 lokanoj luktis kun britoj en la ŝieĝo al Almeida.
Submunicipoj
[redakti | redakti fonton]Arganil estas subdividita en la jenaj dek kvar fregezioj:
- Arganil
- Benfeita
- Celavisa
- Cepos e Teixeira
- Cerdeira e Moura da Serra
- Côja e Barril de Alva
- Folques
- Piódão
- Pomares
- Pombeiro da Beira
- São Martinho da Cortiça
- Sarzedo
- Secarias
- Vila Cova de Alva e Anseriz
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Preĝejoj kaj kapeloj
- Pilorioj de Arganil, de Coja, de Pombeiro da Beira kaj de Vila Cova de Alva
- Monaĥejo de Folques
- Kapelo de la reĝino de Pombeiro da Beira
- Ardeza domaro Piódão
- Dolmeno de la Ventomuelejoj - Kastrumo de Lomba do Canho kaj banejo en Secarias
- Banejoj kaj riveraj plaĝoj
- Akvofalo de Fraga da Pena
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Retablo de la preĝejo de Pombeiro da Beira
-
Kapelo de la reĝino de Pombeiro da Beira
-
Ardeza domaro Piódão
-
Piódão
-
Akvofalo de Fraga da Pena
-
Teatro Alves Coelho - Arganil
-
Cerdeira
-
Moura da Serra
-
Coja
-
Folques kaj Póvoa de Folques
-
Pombeiro da Beira
-
Rivero Alva - Sarzedo
-
Rivero Alva en Secarias
-
Vila Cova de Alva