Argavieso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Argavieso
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 22135
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 119  (2023) [+]
Loĝdenso 12 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 3′ N, 0° 17′ U (mapo)42.054166666667-0.27722222222221Koordinatoj: 42° 3′ N, 0° 17′ U (mapo) [+]
Alto 481 m [+]
Areo 9,713925 km² (97 1.3 925 ha) [+]
Argavieso (Provinco Ŭesko)
Argavieso (Provinco Ŭesko)
DEC
Argavieso
Argavieso
Situo de Argavieso
Argavieso (Hispanio)
Argavieso (Hispanio)
DEC
Argavieso
Argavieso
Situo de Argavieso

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Argavieso [+]
vdr

Argavieso [argaBJEso] (en aragona Argabieso) estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la sudoriento de la komarko Hoya de Huesca (kies ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem nome Ŭesko) apartenanta al la okcidenta parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas en la sudoriento de la komarko Hoya de Huesca. Ĝi estas sudoriente de la provinca kaj komarka ĉefurbo. La municipa teritorio limas kun tiuj de Novales, Alcalá del Obispo, Albero Alto, Pueyo de Fañanas kaj Blecua.

La loĝloko Argavieso mem (481 msm) estas je 16 km sudoriente de Huesca sude de Siétamo laŭ la ŝoseo A-1219, kaj de Alcalá del Obispo laŭ la ŝoseo A-1218, kaj norde de Novales.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ruinoj de la kastel-palaco de Argavieso.

La loko estis loĝata de islamanoj, poste moriskoj.

Plej frua mezepoka mencio estas de 4a de decembro 1097 nome citaĵo al Fortún de Valle kiel posedanto en “Argavieso”.[1]

Iama kastelo de la 11-a jarcento iĝis palaco de nobela familio Gurrea pro sinsekvaj ampleksigoj ĝis la 15-a jarcento. Nuntempe ĝi estas tre damaĝita.

La Enlanda Milito estis sangelverŝa en la areo pro la atakoj de la respublikaj fortoj kontraŭ la provinca ĉefurbo Huesca, kiu estis kontrolita de la insurekciuloj ekde la komenco de la milito.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Argavieso akrigita pro la detruo de la milito: oni malaltiĝis el 300 loĝantoj en 1900 ĝis nunaj 126 loĝantoj (2022); do oni perdis pli ol duono de la loĝantaro.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (vitejoj, olivarboj kaj fruktarboj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj, kortobirdoj) al irigaciaj kultivoj, plus natura, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejo, urba kerno kaj ekstere naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ubieto Arteta, Colección diplomática de Pedro I, n.º.41, p. 269

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]