Argente
| Argente | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| municipality of Aragon (en) | |||
| Flago | Blazono | ||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 44165 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Urbestro | Antonio Gimeno Tolosa | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 204 (2025) [+] | ||
| Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 40° 41′ N, 1° 10′ U (mapo)40.6882675-1.1625491Koordinatoj: 40° 41′ N, 1° 10′ U (mapo) [+] | ||
| Alto | 1 253 m [+] | ||
| Areo | 62,576027 km² ( 625 7.6 027 ha) [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Argente [arĤENte] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la suda komarko Komunumo de Teruelo, kies komarka ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem, Teruelo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas je 53 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. Laŭ la ŝoseo A-1509 ĝi estas inter Bueña okcidente kaj Visiedo oriente. Sude estas Camañas.
Historio
[redakti | redakti fonton]La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema en la batalo de Cutanda. Sed eble la kristanoj perdis ĝin dum la krizo kiu sekvis la morton de Alfonso la 1-a. Nur dum la regado de Alfonso la 2-a de Aragono estis klara dominado fare de kristanoj.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre ankaŭ en Argente oni malaltiĝis ĝis nunaj 199 loĝantoj.
Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo, du tre gravaj ermitejoj (unu romanika), turo ktp.
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Ermitejo de Santa Quiteria.
-
Ermitejo de la Virgulino de la Kamparo.





