Argilito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Argilito

Peco de nigra argilito el Haida Gwaii, Kanado

Peco de nigra argilito el Haida Gwaii, Kanado
Ĝeneralaĵoj
Tipo sedimentaj rokaĵoj
Konsisto argilecaj mineraloj de la hidroglima, montmorilonita kaj klorita tipoj kun almiksaĵoj de partikloj de kvarco, glimo, feldspatoj
vdr

Argilito (de la antikve-greke ἄργιλλοςargilo kaj antikve-greke λίθοςŝtono) estas dura, ŝtonsimila argileca rokaĵo, formiĝinta sekve de densiĝo, malsekiĝo kaj cementiĝo de argiloj ĉe diagenezo kaj epigenezo.

Karakterizoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ sia mineralogia kaj kemia enhavo la argilitoj tre similas al la argiloj, de kiuj diferenciĝas per plia granda dureco kaj nemoliĝo en akvo. Ili konsistas ĉefe el argilecaj mineraloj de la hidroglima, montmorilonita kaj klorita tipoj kun almiksaĵoj de partikloj de kvarco, glimo, feldspatoj. Same kiel agriloj, la argilitoj formas masivajn tavolojn aŭ plitajn mikrotavolojn. La argilitoj estas tipaj sedimentaj rokaĵoj, propraj al areoj kiuj spertis altajn temperaturojn kaj premojn, kutime temas pri orogenezoj kaj profunde sinkintaj sedimentaj tavolaroj.

La argilito estas speco de ŝtonsimila skista argilo. Ĝiaj koloroj: bluo-griza, nigra, hela, blankeca. Ĝia brilo estas silka, gudra. Dureco 3,5-4,0. Denseco 1,3—2,6 gramoj/cm³.

Elminigado[redakti | redakti fonton]

La ĉefa minejo troviĝas en la Haida Gwaii (Kanado).

En kulturo[redakti | redakti fonton]

La siuoj faris el katlinito (speco de argilito) pacopipojn. Ĝis nun la ŝtonminejo en Pipestoneen estas konsiderata de la indianoj kiel sankta loko.

Industria uzado[redakti | redakti fonton]

La argilitoj estas uzataj en produktado de konstruaj ceramikaĵoj, fajrorezistaj materialoj kaj cemento. Malpli vaste ĝi esas uzata en fandado, papera kaj rezina industrioj, por purigi naftoduktojn kaj grasojn.