Ariane 5

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ariane 5
rocket series vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Ariane 4
Sekvanto Ariane 6
Partoprenanta Ariane 5G • Ariane 5G+ • Ariane 5GS • Ariane 5ES • Ariane 5 ECA • Ariane 5 ECA+ vd
vdr
Ekspoziciita Ariane–5 sur la Le Bourget
Pelilo Vulcain

La Ariane 5 (aŭ Arian-5) estas la plej forta eŭropa porta raketo, kiun oni originale evoluigis al lanĉo de kosmoaviadilo Hermes. Dumtempe la Hermes-projekto rompiĝis, sed la programo de Ariane 5 daŭris plu.

La Ariane 5 estis unuafoje lanĉita en 1996, sed sensukcese, perdiĝis kvar Cluster-satelitoj, kiuj celis ekzameni efikojn de la suna vento. Oni lanĉis per Ariane 5 la kosmosondilojn Rosetta en 2004, SMART-1 en 2003 kaj ekde 2008 la ATV-kosmoŝipojn al la Internacia Kosmostacio.

Komponantoj[redakti | redakti fonton]

Nomo de la kriogena unua ŝtupo H158 de Ariane–5 (H173 ĉe Ariane–5 ECA) estas EPC (Étage Principal Cryotechnique, Kriogena Unua Ŝtupo). Ĝi konsistas el pelilo Vulcain kun ŝovforto de 1,13 MN kaj cisterno alta 30,5 m, kiu estas dividita je du partoj: unu parto pro la 130 tunojn peza likva oksigeno, alia por la 25 tunojn peza likva hidrogeno.

Sur flanko de la unua ŝtupo estas almuntitaj du solidpelaĵaj akcelaj raketoj (nomo P238 (P241 ĉe Ariane–5 ECA), kies tuta maso kun pelaĵo estas 277 tunoj kaj havas la ŝovforton de 6,2 MN. Tiuj povas surteriĝi per paraŝutoj, sed ne estas reuzeblaj.

La dua ŝtupo estas Ariane–5G france EPS (Étage à Propergols Stockables, Ŝtupo kun Rezervebla Pelaĵo), kies pelajo estas monometila hidrazino (MMH) kaj nitrogena tetroksido. La dua ŝtupo de Ariane–5 ECA estas ESC (Étage Supérieur Cryotechnique, Kriogena Supra Ŝtupo) kun likva hidrogeno kaj oksigeno. La utilŝarĝon kaj la supran ŝtupon protektas kovraĵoj, kiuj deiĝas en certa alto.

Tipoj[redakti | redakti fonton]

La originala tipo estas Ariane–5G (Generic) kun 737 t lanĉa maso, kun utilŝarĝo de 6200 kg al geostacia orbito. La dua ŝtupo estis uzata pli frue ĉe Ariane 4 kiel tria ŝtupo.

La Ariane–5G+ estas plibonigita, kun resparkebla dua ŝtupo, kun 6950 kg da utilŝarĝo. Ĝi estis trifoje lanĉita en 2004, tion ŝanĝis en 2005 la Ariane–5GS kun la sama akcela raketo kiel ĉe Ariane–5 ECA. Ĝi havas modifitan unuan ŝtupon kun pelilo Vulcan-1B.

La Ariane–5 ECA kapablas transporti al GTO 10 t (okaze de du ŝarĝoj) aŭ 10,5 t okaze de unua ŝarĝo. Tiu versio uzas pelilon Vulcain-2 ĉe la unua ŝtupo kaj duan ŝtupon ESC-A kun pelilo HM-7B. La pelaĵo de ŝtupo ESC-A estas likva hidrogeno kaj oksigeno, ĝi havas la tutmason de 16,5t, malplene 2,1 t.

La Ariane–5 ES estas tipo por transporto Aŭtomata Transporta Veturilo kun akcelaj raketoj kaj unua ŝtupo de ECA-versio kaj dua ŝtupo de GS-versio.

La Ariane–5 ECB estas dum evoluigo, ĝia planata ŝarĝoporta kapablo al GTO estas 12 t. Tiu tipo uzas pelilon Vulcain-2 en la unua ŝtupo kaj duan ŝtupon ESC-B kun dumevolua pelilo Vinci. La pelaĵo de ESC-B likva hidrogeno kaj oksigeno, ĝi havas la tutmason de 27t, malplene 3,4t.