Arielli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arielli
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Abruco (2005)
Provinco CH Chieti (2005)
Geografia situo 42° 16′ N, 14° 18′ O (mapo)42.26666666666714.3Koordinatoj: 42° 16′ N, 14° 18′ O (mapo)
Alto super marnivelo 300 m
Areo 11,72 (2022) km²
Loĝantaro 1074 (2023)
Loĝdenso 92 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Villa Carloni, San Romano, Colle Martino, Fonte delle Chiavi, Pescarese, Contrada Valle (2005)
Najbaraj komunumoj Canosa Sannita, Crecchio, Orsogna, Poggiofiorito (2005)
Patrono Ĉefanĝelo Miĥaelo
Festa tago 29-a de septembro (2005)
Poŝtkodo 66030
Imposta kodo A402
Kodo laŭ ISTAT 069004
Telefona prefikso 0871
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Arielli (Rijille en la loka dialekto, aŭ Rièlle en aliaj dialektoj de Abruco[1]) estas itala komunumo de 1 063 loĝantoj[2] en la provinco de Chieti en Abruco, situanta sur monteto proksime al la samnonma rivereto. Ĝia teritorio estas tipe monteta, riĉa je vitejoj kaj olivarbaroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumento kiu referencis al Arielli datiĝas el la 12-a jarcento[3]. Dum la Karlomagna periodo, kiam feŭdismo disvolviĝis en Italio, Arielli estis enfermita ene de pli sekuraj muroj per la konstruado de kastelo kiu laŭ stilo, arkitekturo kaj uzo rilatas al la periodo inter 800 kaj 1000. Ni ne scias kiu konstruis ĝin. Ni havas fidindajn informojn nur pri ĝia posedanto en 1145, grafo Boemondo di Manoppello. Post kiam la posedo de la Arielli-feŭdo estis prenita de la grandurbo de Lanciano en 1528, la barono Luca Andrea Arcuzio Resio en 1561 reestigis kaj plifortikigis la kastelon. En 1904 la kastelo kolapsis kaj la ruinoj estis forigitaj por la konstruado de la hodiaŭa Piazza Crognali. En la Sanktejo de la Madono de la Gracoj oni povas admiri multkoloran lignan statuon prezentantan Madonon kun infano. Ankaŭ en la urbo troviĝas restaĵoj de la mezepoka kastelo, kaj la preĝejo de San Rocco kaj San Michele el la dektria jarcento. Forte trafita de bombadoj dum la Dua Mondmilito, detruantaj grandan parton de la vilaĝo, ĝi estis rekonstruita post la milito.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. AA. VV., Dizionario di toponomastica. Storia e significato dei nomi geografici italiani., Milano, Garzanti, 1996, p. 38, ISBN 88-11-30500-4.
  2. Bilancio demografico anno 2021 (provizoraj datumoj), je demo.istat.it, ISTAT.
  3. http://www.profesnet.it/provinciachieti/comuni/arielli.htm