Arika Okrent

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Arika OKRENT ˈɛɹɪkə ˈoʊkɹɛnt estas usona lingvisto, konata precipe pro sia en la jaro 2009 aperinta libro In the Land of Invented Languages: Esperanto Rock Stars, Klingon Poets, Loglan Lovers, and the Mad Dreamers Who Tried to Build A Perfect Language ("En la lando de inventitaj lingvoj: esperantaj roksteluloj, klingonaj poetoj, loglanaj geamantoj, kaj la frenezaj revemuloj kiuj klopodis konstrui perfektan lingvon"), rezulto de ŝiaj kvin jaroj de esplorado pri la temo de planlingvoj.[1]

Junaĝo kaj eduko

Okrent naskiĝis en Ĉikago al gepatroj de pola kaj transilvania deveno kaj estis fascinata per lingvoj ekde infanaĝo, pro kio ŝi poste komencis studi lingvistikon. Ŝi ricevis titolon M.A. en lingvistiko de la Universitato Gallaudet, kaj Ph.D. en psiĥolingvistiko de la Universitato de Ĉikago en 2004. Ŝi regas flue la anglan lingvon, la hungaran lingvon, la usonan signolingvon kaj la klingonan lingvon,[1] kaj bone pasive regas esperanton.[2][3]

Verkoj

  • Okrent, Arika. (2009) In the Land of Invented Languages: Esperanto Rock Stars, Klingon Poets, Loglan Lovers, and the Mad Dreamers Who Tried to Build A Perfect Language. Spiegel & Grau, p. 352. ISBN 0385527888.


Referencoj

  1. 1,0 1,1 M. J. Stephey, "Arika Okrent: Speaking Klingon", Time, May 18, 2009. Retrieved 2009-12-07.
  2. Questions Answered: Invented Languages, Schott's Vocab.
  3. Arika Okrent about Esperanto in CNN, September 17, 2010.

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Ĝermo-biografio