Arkipelago Palmer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Arkipelago Palmer
Akvejo Suda oceano
Geografia situo 64° 15′ S, 62° 50′ U-64.25-62.833333333333Koordinatoj: 64° 15′ S, 62° 50′ U
Nombro de insuloj
Ĉefa insulo insulo Anvers
Tuta areo dep1
Loĝantoj 20
Information icon.svg
vdr

La arkipelago Palmer (angle Antarctic Archipelago; ankaŭ Archipiélago Palmer, Antarktiske Arkipelinsularo Palmer) estas insularo en la Antarkto, je la nordokcidenta bordo de la Antarkta duoninsulo. Ĝi etendiĝas de la insulo Tower en la nordo ĝis la insuloj Brabant, Anvers kaj Wiencke en la sudo. La markoloj Gerlache kaj Bismarck disigas la arkipelagon de la Antarkta duoninsulo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Adrien de Gerlache, gvidanto de la Belgica-Ekspedicio de 1897 ĝis 1899, malkovris la arkipelagon en 1898. Li nomis ĝin laŭ la Usona ĉasisto de fokoj Nathaniel Palmer, kiu vidis la 17-an de novembro 1820 kiel unu el la unuaj la Antarkton.

Esplora stacio sur la arkipelago Palmer[redakti | redakti fonton]

La Palmer-stacio estas daŭra Antarkta stacio de Usono sur la insulo Anvers. La ĉilia Yelcho-stacio troviĝas sur la insulo Doumer sude de la insulo Anvers. Sur la malgranda insulo Goudier antaŭ la bordo de la insulo Wiencke kaj sur la insulo Wiencke ĉe Jougla Point troviĝis de 1944 ĝis 1962 la brita esplora stacio Port Lockroy, kiu nuntempe estas haltejo de krozadŝipoj kaj dum la somero gastigas poŝtejon laborigatan de kunlaborantoj de British Antarctic Heritage Trust. Port Lockroy nuntempe ne plu havas statuson kiel stacio, sed kiel muzeo. La kunlaborantoj tamen krome faras esplorajn laborojn dum la antarkta somero, precipe la pingvenoj en ĉiu kovada sezono estas nombrataj plurfoje.

Insuloj[redakti | redakti fonton]