Insulo Wiencke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Insulo Wiencke
Rigardo al la Sierra DuFief en la sudo de la insulo el nordokcidento. Maldekstre Luigi Peak
Rigardo al la Sierra DuFief en la sudo de la insulo el nordokcidento. Maldekstre Luigi Peak
insulo
Akvejo Gerlache-markolo
Geografia situo 64° 50′ S, 63° 23′ U (mapo)-64.833333333333-63.3833333333331415Koordinatoj: 64° 50′ S, 63° 23′ U (mapo) f1
Insulo Wiencke (Antarkta duoninsulo)
Insulo Wiencke (Antarkta duoninsulo)
DEC
Insulo Wiencke
Insulo Wiencke

Map

Longo 26 kmf2
Larĝo 8 kmf3
Areo 67 km² f4
Plej alta loko Luigi Peak
1 415 mf5
Loĝantaro (neloĝata)
Ĉefa loko Port Lockroy
vdr

La insulo Wiencke estas insulo en la sudoriento de la arkipelago Palmer okcidente de la Antarkta duoninsulo.

Topografio[redakti | redakti fonton]

La insulo Wiencke estas apartigita per la Neumayer-kanalo de la insulo Anvers en la nordoriento. Ĝi mezuras de sudokcidento al nordoriento ĉ. 26 kilometrojn kaj estas inter 3 kaj 8 kilometrojn larĝa. La insulo estas montara, la plej alta montoĉeno estas la Sierra DuFief en la sudokcidento. Ĉi tie situas kun la 1 415 m alta Luigi Peak la plej alta punkto de la insulo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La insulo estis malkovrita de de la Belgica-ekspedicio (1897–1899) sub Adrien de Gerlache de Gomery kaj nomita laŭ mortinta dum ĉi tiu vojaĝo norvega ŝipisto, Carl-August Wiencke (1877–1898).[1] Dum la kvara franca Antarkta ekspedicio (1904–1907) ĝi estis mapita de Jean-Baptiste Charcot. En 1929 kaj 1930 Hubert Wilkins startis de Port Lockroy en la nordokcidento de la insulo al du flugoj trans la Antarkta duoninsulo kaj al Deception.[2]

Dum la Dua mondmilito la insulo ludis strategian rolon ĉe la brita militago Operation Tabarin. Je la nordokcidenta bordo en 1944 sur la insulo Goudier estis konstruita la militbazo Port Lockroy (stacio A), kiu estis uzita ĝis 1962 kiel esplora stacio. Ĉi tie oni okupiĝis ekde 1950 ĉefe pri la esplorado de la jonosfero. La tie konstruita kabano ricevis la nomon Bransfield House, laŭ la ŝipestro de Royal Navy Edward Bransfield, kiu en la jaroj 1819–1820 kiel unua mapis parton de la antarkta kontinento. Ekde 1962 la esploradoj estas daŭrigataj sur la brita stacio F sur la Argentinaj insuloj.[3]

Ekde la antarkta somero 1996 sur la insulo ofte haltas krozoŝipoj, turistaj atrakcioj estas la stacio kaj la pingvenoj de la insuloj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wiencke Island (angle). U.S. Board on Geographic Names. Alirita 20-a de Novembro 2008.
  2. William James Mills: Exploring Polar Frontiers – A Historical Encyclopedia, vol. 2, ABC-CLIO, 2003, p. 699–700. ISBN 1-57607-422-6 angle
  3. antarctica.ac.uk/about_bas

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]