Insulo Goudier
Insulo Goudier | ||
---|---|---|
![]() La insulo Goudier kun la stacio Port Lockroy | ||
Akvejo | Gerlache-markolo | |
Geografia situo | 64° 50′ 0″ S, 63° 30′ 0″ U (mapo)-64.833333333333-63.5Koordinatoj: 64° 50′ 0″ S, 63° 30′ 0″ U (mapo) | |
| ||
Longo | 220 m | |
Larĝo | 120 m | |
Loĝantaro | (neloĝata) | |
Ĉefa loko | Port Lockroy | |
La insulo Goudier estas insulo en la sudoriento de la arkipelago Palmer okcidente de la Antarkta duoninsulo. Ĝi situas antaŭ la insulo Wiencke en la naturhaveno Port Lockroy. La rokeca insulo estas sidejo de malgranda Antarkta stacio. La insulo Goudier krome servas kiel nestejo por papuaj pingvenoj.
La esplora stacio Port Lockroy estis fondita en 1944 sur la insulo Goudier kaj en 1962 denove fermita. La konstruaĵo estis restaŭrita en 1996 kaj servas ekde tiam kiel alircelo por la krozoŝipa turismo. Tie laboras malgranda muzeo kaj laŭtempe la (laŭ propraj informoj) ununura poŝtoficejo en la Antarkto.[1]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ sarahvorwerk.net Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine: Antarktis