Arnaud Amaury

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arnaud Amaury
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1159 (1159-11-30)
Morto 30-an de novembro 1224 (1224-11-30) (65-jaraĝa)
en Fontfroide Abbey
Tombo Cistercio
Lingvoj francaokcitana
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo katolika sacerdoto
vdr

Arnaud AMAURY (en Latino: Arnoldus Amalricus; mortis 1225) estis romkatolika Cisterciana abato kiu ludis gravan rolon en la subpremado en la Albigensa Krucmilito. Antaŭ la masakro de Béziers, en kiu la tuta loĝantaro, kaj albigensoj kaj oficialaj katolikoj, estis same mortigita pere de glavo, eĉ tiuj, kiuj estis rifuĝintaj en la katedralo, onidiris, ke "Mortigu ilin ĉiujn. Dio rekonos la siajn", (Tuez-les tous, Dieu reconnaîtra les siens) respondis Arnaud Amaury kiel papa reprezentanto, kiam oni pridemandis lin kiel distingi inter "bonaj kristanoj" kaj "herezuloj". "Onidire" pro tio ke tiu frazo troviĝis unuafoje neamike registrita en memoroj de fratulo kvindek jarojn post la okazintaĵoj.

Krome li estis abato de Poblet, de Grand Selve, poste de Cîteaux (1200-1212), kaj ĉefepiskopo de Narbono (1212-1225).