Arne Arnessen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Arne ARNESSEN)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Arne Arnessen
Persona informo
Naskiĝo 11-an de novembro 1884 (1884-11-11)
Morto
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Norvegio
Profesio
Profesio esperantisto
Information icon.svg
vdr

Arne ARNESSEN (naskiĝis la 11-an de novembro 1884) estis norvega telegrafisto, librotenisto, kontorĉefo kaj revizoro en Bøndernes Bank en Oslo.

Arnessen ekstudis Volapükon en 1903 kaj esperantistiĝis la 16-an de majo 1904. Li skribis sian unuan artikolon pri Esperanto en 1906 kaj poste multajn en diversaj gazetoj. Arnessen fondis Esperanto-klubon kaj gvidis la unuan kurson en Narvik en 1907 kaj la duan en Bergen en 1910. Li faris multajn paroladojn pri Esperanto, ankaŭ en radio. La Esperanto-propagando de Arnessen estis precipe inter geinstruistoj kaj rotarianoj. Arnessen verkis Esperanto-propagandan broŝuron en 1933.

Kronologia listo de roloj en la norvegaj Esperanto-rondoj[redakti | redakti fonton]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • ARNESSEN, A.. (1933) Hvad lärerne sier om Esperanto. Oslo: Norsk Esperantoforbund, p. 8.