Arnoldstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arnoldstein
ruinoj de la abatejo de Arnoldstein
ruinoj de la abatejo de Arnoldstein
ruinoj de la abatejo de Arnoldstein
Foira komunumo • komunumo de Aŭstrio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 9601
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 7 096  (2018) [+]
Loĝdenso 105 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 33′ N, 13° 42′ O (mapo)46.54871813.7071246Koordinatoj: 46° 33′ N, 13° 42′ O (mapo) [+]
Alto 578 m [+]
Areo 67,4 km² (6 740 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Arnoldstein (Karintio)
Arnoldstein (Karintio)
DEC
Arnoldstein
Arnoldstein
Situo de Arnoldstein
Arnoldstein (Aŭstrio)
Arnoldstein (Aŭstrio)
DEC
Arnoldstein
Arnoldstein
Situo de Arnoldstein

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Arnoldstein [+]
vdr

Arnoldstein (slovene Podklošter, itale Oristagno) estas urbo de Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia lando Karintio kaj al la distrikto Villach. Fine de 2018 en la komunumo vivis 7 096 loĝantoj sur areo de 67,4 kvadrataj kilometroj (denseco 101 loĝ).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Alteco estas 578 metroj super marnivelo.

Arnoldstein situas en suda Aŭstrio, proksime al la trilandangulo de Aŭstrio, Italio kaj Slovenio. La najbaraj urboj sude estas Tarvisio (en Italio) kaj Kranjska Gora en Slovenio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La lokoj ĉirkaŭ Arnoldstein estis jam enloĝataj en antikva epoko, kiam Romia vojo ligis Aquileia kun Virunum (apud Klagenfurt). La nomo de Arnoldstein devenas de la Kavaliro Arnold, fondinto de la burgo.

Je la dua jarcento, li fondis sur roko super la rivero Gailitz fortikigitan kastelon dependantan de la patriarkeco Aquilea kaj ekde 1014 de la diocezo Bamberg. Otto von Bamberg instalis tie klostron de benediktanoj, kiu ekzistis ĝis la jaro 1783. Ankoraŭ nun eblas viziti la klostran ruinon. En la parkmuzeo de la landĉefurbo Klagenfurt videblas tombŝtono prezentanta la kavaliron Arnold kun lia edzino Damo Mathilda. Malsupre de la klostro, de cirkuladvojo al Italio estiĝis vilaĝo jam menciita en 1376. En 1500 ĝi estas konata kiel foira loko, sed ĝi ne havis aŭtonoman administradon kun socia burgeca tavolo. Poste ĝi denove iĝis nura vilaĝo.

Schrotturm de Arnoldstein

En la 15-a jarcento la dinastio Fugger ekspluatis tie plumbominejon. De 1814 ĝis 1975 fabriko produktis plumberojn, pri kio ankoraŭ atestas la Schrotturm (turo, el kiu oni faligis likvajn plumberojn por sube rikolti solidiĝintajn kuglerojn). Apud la rivero Gailitz ankaŭ funkciis miniofabriko.

La komunumo Arnoldstein estis fondita en 1850 kaj en 1930 ekhavis rajton kompletigi sian nomon per "Foira komunumo".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]