Arondismento Nogent-sur-Marne
| Arondismento Nogent-sur-Marne | |
| france: Arrondissement de Nogent-sur-Marne | |
| Administra unuo | |
Mapo de Val-de-Marne - la arondismenta areo en ruĝa koloro
| |
| Ŝtato | |
|---|---|
| Regiono | |
| Departemento | |
| Ĉefurbo | Nogent-sur-Marne |
| Areo | 63 km² (6 300 ha) |
| Loĝantaro | 516 281 (2022) |
| Denseco | 8 195 loĝ./km² |
| INSEE-kodo | 942 |
| Komunumoj | 13 |
La arondismento Nogent-sur-Marne (france arrondissement de Nogent-sur-Marne) estas administra parto de Francio nomata arondismento. Ĝi lokiĝas en la departemento Val-de-Marne kaj en la regiono Francilio (france Île-de-France [il dəˈfʁɑ̃s], laŭvorte "insulo de Francio"), aŭ Pariza Regiono. La arondismenta ĉefurbo estas la samnoma urbo Nogent-sur-Marne. Komence de la jaro 2022 en la arondismento vivis 516 281 personoj sur areo de 63 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 8 195 loĝantoj/km².
La arondismento ekde administra reformo de marto 2015 inkludas komunumojn de 9 kantonoj - imprese multaj, se oni konsideras ke entute nur estas 13 komunumoj. Sed iuj kantonoj nur havas unu aŭ du komunumoj en la arondismento, kaj ekzemple la kantono Vincennes entute nur havas du membrojn, Saint-Mandé kaj Vincennes ... tiel ke la informo jes ĝustas.
Komunumoj
[redakti | redakti fonton]| 1. Bry-sur-Marne (94015) | 2. Champigny-sur-Marne (94017) | 3. Charenton-le-Pont (94018) | 4. Fontenay-sous-Bois (94033) |
| 5. Joinville-le-Pont (94042) | 6. Maisons-Alfort (94046) | 7. Nogent-sur-Marne (94052) | 8. Le Perreux-sur-Marne (94058) |
| 9. Saint-Mandé (94067) | 10. Saint-Maur-des-Fossés (94068) | 11. Saint-Maurice (94069) | 12. Villiers-sur-Marne (94079) |
| 13. Vincennes (94080) |