Arondismento Rambouillet
Aspekto
| Arondismento Rambouillet | |
| france: Arrondissement de Rambouillet | |
| Administra unuo | |
Mapo de Yvelines - la arondismenta areo en ruĝa koloro | |
| Ŝtato | |
|---|---|
| Regiono | |
| Departemento | |
| Ĉefurbo | Rambouillet |
| Areo | 953 km² (95 300 ha) |
| Loĝantaro | 235 520 (2023) |
| Denseco | 247 loĝ./km² |
| INSEE-kodo | 782 |
| Komunumoj | 83 |
La arondismento Rambouillet (france arrondissement de Rambouillet) estas administra parto de Francio nomata arondismento. Ĝi lokiĝas en la departemento Yvelines kaj en la regiono Francilio (france Île-de-France [il dəˈfʁɑ̃s], laŭvorte "insulo de Francio"), aŭ Pariza Regiono. Ĝi okupas la sudon de la departemento; la arondismenta ĉefurbo estas la samnoma urbo Rambouillet. Komence de la jaro 2023 en la arondismento vivis 235 520 personoj sur areo de 953 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 247 loĝantoj/km².
La arondismento ekde administra reformo de marto 2015 inkludas komunumojn de 5 kantonoj:
- kantono Aubergenville (kun 29 el 40 komunumoj)
- kantono Maurepas (kun 14 el 16 municipoj)
- kantono Plaisir (kun 2 el 4 komunumoj)
- kantono Rambouillet (kun ĉiuj 36 komunumoj)
- kantono Trappes (kun 2 el 3 municipoj)
Antaŭ 2015 temis pri la jenaj kvin kantonoj, kiuj ĉiuj komplete situis en la arondismento:
- kantono Chevreuse
- kantono Maurepas
- kantono Montfort-l'Amaury
- kantono Rambouillet
- Kantono Saint-Arnoult-en-Yvelines