Saltu al enhavo

Artúr Feilitzsch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Artúr Feilitzsch
Persona informo
Naskiĝo 18-an de februaro 1859 (1859-02-18)
en Novi Kneĵevac
Morto 15-an de junio 1925 (1925-06-15) (66-jaraĝa)
en Ernei
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Berthold Feilitzsch (en) Traduki (pli juna frato) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo politikisto
forstisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

FEILITSCH Artúr (fajliĉ) barono, estis hungara arbaristo, ministro pri agrikulturo. Li naskiĝis en Törökkanizsa la 18-an de februaro 1859 kaj mortis en Nagyernye la 15-an de junio 1925.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Feilitzsch pristudis la arbarfakon en Selmecbánya, poste li laboris ĉe la arbardirektoraro de Máramarossziget kaj Budapeŝto. En 1891 li iĝis arbarinspektisto, en 1895 arbardirektoro, prezidanto de Erdélyi Kárpát-Egyesület. Ekde 1899 ĝis 1905 li estis landkunvena deputito de liberala partio de Koloĵvaro, adepto de István Tisza. Oni elektis lin 1903 vicprezidanto de deputitĉambro. Inter 18-a de oktobro 1905 kaj 6-a de aprilo 1906 li estis ministro pri agrikulturo en registaro de Géza Fejérváry. Depost la falo de la registaro li retiriĝis el la politika vivo.

Fonto[redakti | redakti fonton]