Artao (provinco)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Artao
Regiono
provinco de Grekio [+]

LandoGrekio

ĈefurboArtao
- koordinatoj39° 15′ 0″ N, 21° 15′ 0″ O (mapo)39.2521.25Koordinatoj: 39° 15′ 0″ N, 21° 15′ 0″ O (mapo)

Areo1 662 km² (166 200 ha)

Loĝantaro78 000
Denseco46,93 loĝ./km²

Artao (provinco) (Tero)
Artao (provinco) (Tero)
situo de Artao en Grekio

Artao (Grekio)
Artao (Grekio)
DEC
Artao
Artao

Map
Artao
Vikimedia Komunejo:  Arta Prefecture [+]
vdr

Artao (greke Άρτα respektive Νομός Άρτας - Nomos Artas) ĝis administra reformo efektivigita komence de 2011 estis unu el la 51 grekaj provincoj ("prefektujoj", kiuj greke nomiĝas Νομός, do "nomos"). Ĝi kovras areon de 1 662 km² kaj dum la jaro 2001 havis proksimume 78 000 loĝantojn. Ĉefa loĝloko estas la samnoma urbo Artao. La teritorio apartenas al la administra regiono ("periferio") Epiro.

Situo kaj geografio[redakti | redakti fonton]

La provinco situas norde de la Ambraka Golfo de la Ionia Maro. En la nordoriento ĝi ĉirkaŭiĝas de altaj montoj, tra kiu nur unusola strato tra la valo Pineios gvidas en la najbaran regionon Tesalio. Okcidente Artao limas kun la provinco Prevezo, norde al Ioanina, oriente al Trikalo plus Kardico kaj sude al Etolio-Akarnanio. La orientan limon konsistigas la rivero Aĥeloos, la okcidentan limon la rivero Luros.

La plej alta punkto de la provinco estas la monto Athamanon en la nordoriento kun alteco de 2393 metroj super marnivelo. Ĝi kaj la ĉirkaŭa montaro estas parto de la suda Pindos-montaro.

la rivero Aranthos


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]