Saltu al enhavo

Provinco Artemisa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Artemisa (provinco))
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Artemiso.
Provinco Artemisa
Provinco
provinco de Kubo [+]

LandoKubo

Supermara alteco52 m [+]
Koordinatoj23° N, 83° U (mapo)22.816666666667-82.766666666667Koordinatoj: 23° N, 83° U (mapo)
ĈefurboArtemisa
- koordinatoj23° N, 83° U (mapo)22.816666666667-82.766666666667Koordinatoj: 23° N, 83° U (mapo) [+]
Akvokolektejo4 004,27 km² (400 427 ha) [+]
Areo4 004,27 km² (400 427 ha) [+]

Loĝantaro512 819 [+] (31-a de decembro 2022)
Denseco128,07 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoUTC-5 [+]
ISO 3166-2CU-15

Provinco Artemisa (Tero)
Provinco Artemisa (Tero)

Provinco Artemisa (Kubo)
Provinco Artemisa (Kubo)
DEC

Map
Provinco Artemisa
Vikimedia Komunejo:  Artemisa Province [+]
v • d • r

La Provinco Artemisa estas nova provinco de Kubo establita ekde la 1-a de januaro 2011, kiel dividado de la antaŭa provinco Havano el kiu naskiĝis la nunaj Artemisa kaj Mayabeque. La provinco Artemisa konsistas el la okcidenta duono (8 municipoj) de la iama Havano plus tri apudaj municipoj el Pinar del Río.

Laŭ la stato de 2022 en la provinco vivis 512 819 loĝantoj sur areo de 4 004,27 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 128 loĝantoj/km².

La ĉefurbo estas Artemisa, kiu estis la plej granda municipo kaj plej loĝata de la iama provinco Havano (1976-2010). La ĉefaj urboj de la provinco (pli ol 20 000 loĝantoj) estas: Artemisa (44 174),[kiam??] San Antonio de los Baños (32 582)[same: kiam??] kaj San Cristóbal (26 953).[??]

La unuaj setlejoj fonditaj en la nuna teritorio estis Alquízar (1616) kaj Guanajay (San Hilarión de Guanajay, 1650). En la 18-a jarcento estis fonditaj la urboj San Cristóbal (1743), Bauta (Hoyo Colorado, 1750), Mariel (1768), San Antonio de los Baños (San Antonio Abad, 1775; urbo en 1794), Güira de Melena (1779), Bahía Honda (1779). En la 19-a jarcento fondiĝis Candelaria (1809), Artemisa (1810) kaj Caimito (1827). La nuna provinca ĉefurbo estiĝis pro translokiĝo de havananoj damaĝitaj de incendio. La urba ekonomio rapide kreskis surbaze de la kafo, kaj poste kansukero kaj aliaj kultivaĵoj.

Municipoj

[redakti | redakti fonton]
Mapo de la Provinco Artemisa
Katolika preĝejo en la Centra Parko de Artemisa
Municipo km² Loĝantaro
Mariel270,8544786
Guanajay110,2628750
Caimito239,439304
Bauta155,1348024
San Antonio de los Baños126,3749942
Güira de Melena199,2239821
Alquízar194,3632501
Artemisa688,782917
Bahía Honda784,1445124
Candelaria301,4220283
San Cristóbal934,470940
Totalo4 004,27502.392

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]