Arthur Imhausen

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Arthur IMHAUSEN (8-an de januaro 1885 en Gelsenkirchen; 19-an de julio 1951 en Witten) estis germana kemiisto, entreprenisto kaj inventisto. Li kaj lia familio – kvankam ili estis parte juddevenaj - estas akceptita en 1937 en la nazia Germanio kiel arjo pro lia inventado de sintezita manĝa graso.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Arthur Imhausen naskiĝis kiel filo de drogisto Karl Imhausen kaj Friederike el juddevena familio. Kiel la filo de serĝento, li vizitis mezlernejon ĝis la supra sekundara nivelo. Li akiris sian abituron kiel ekstera studento. Kiel liaj fratoj, li partoprenis en la Unua Mondilito kaj ricevis la Militmeritan Krucon. Lia frato Hugo mortis dum patrolo en februaro 1915, lia frato Gustavo mortis en la Batalo de la Skagerrak sur la detrua ŝipo V 29 kaj lia frato Fritz mortis la 17-an de majo 1918 en la flugsekcio A 285. Imhausen geedziĝis kun Auguste, nask. Hülsmann, en 1910. Ilia filo Karl-Heinz ankaŭ laboris en kemia firmao. Li estis kunposedanto de la firmao Imhausen & Co. kaj membro de la Bochum-a Ĉambro de Komerco kaj Industrio. Li estis elektita al la estraro de la Koloida Kemia Societo.

Agado kiel entreprenisto[redakti | redakti fonton]

Arthur Imhausen, kiu ne studis kemion kaj ricevis siajn kemiajn sciojn kadre de sia trejnado kiel drogisto, transprenis la firmaon Märkische Seifenindustrie en Witten en 1912 kune kun sia amiko Clemens Stallmeyer, kiu produktis ankaŭ krudaĵojn por eksplodaĵoj dum la unua mondmilito kaj tial estis malmuntita post fino de la milito. En la sekvantaj jaroj, Imhausen ampleksigis la firmaon en grandan produktanton de lesivoj kaj sapoj. Kune kun Werner Prosch, li evoluigis la procezon de parafina oksigenado bazita je karbo-devena parafinmiksaĵo por la produktado de grasacidoj kaj sintezitaj manĝeblaj grasoj, kiuj estas ekonomie gravaj pro la malfacilaĵoj en la ekstera komerco kaj la klopodoj al memsufiĉaj provizoj vekis grandan intereson.

Por industria grasproduktado kiel parto de benzin-sintezo, Imhausen fondis la firmaon Deutsche Fettsäure-Werke en Witten en 1936 kunlabore kun Henkel-Fabrikoj. Intertempe ankaŭ naziisma propagando ekatentis pri la inventoj kaj Hermann Göring supozeble partoprenis en la fabrik-malfermo kiel reprezentanto por la kvarjara plano. Antaŭe, Wilhelm Keppler informis Göring ke Imhausen estis konsiderita juddevena miksrasulo unua grada pro sia patrina flanko de la familio. En la letero datita la 18-an de junio 1937, Keppler menciis ke li raportis ĝin kaj Hitler diris, se la viro vere elpensis la aĵon, tiam ni faru lin arjo. La 23-an de julio 1937, Göring informis Artur Imhausen ke li estos rekonata kiel plena arjo fare de Adolf Hitler; tiu liberigo de sub la Nurenbergaj leĝoj estis etendita al la tuta familio de Imhausen en novembro 1937. Per la interveno de Keppler, la artefarita graso estis disdonata eksperimente al la kaptitoj de la koncentrejo Sachsenhausen dum ĉirkaŭ tri jaroj. En 1941/1942, Imhausen produktis 250 tunojn da artefarita manĝa graso monate en granda planto.

En 1945, Imhausen, estis nomumita Prezidanto de la Bochum-a Ĉambro de Komerco kaj Industrio fare de la britaj okupa adminstracio. En 1947 li eksiĝis pro malsano.

Verkoj, prelegoj[redakti | redakti fonton]

  • Kohle als Rohstoffbasis für die Seifenindustrie. (Prelego, okazinta en la konferenco de la Asocio de Sapo-fabrikistoj en Königsberg en Prusio, la 30-an de aŭgusto 1937) En eldonaĵo: Fette und Seifen, jaro 1937.
  • Arthur Imhausen: Die Fettsäure-Synthese und ihre Bedeutung für die Sicherung der deutschen Fettversorgung. En: Kolloid-Zeitschrift. 103, 1943, S. 105–108, COI:10.1007/BF01502087.
  • Arthur Imhausen: Untersuchungen an Seifen aus synthetischen Fettsäuren. In: Kolloid-Zeitschrift. 85, 1938, S. 234–246, COI:10.1007/BF01519271.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Georg Wenzel: Deutscher Wirtschaftsführer. Lebensgänge deutscher Wirtschaftspersönlichkeiten. Ein Nachschlagebuch über 13000 Wirtschaftspersönlichkeiten unserer Zeit. Hanseatische Verlagsanstalt, Hamburg/Berlin/Leipzig 1929, Informoj pri Arthur Imhausen en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane).
  • Theodor A. Emessen: Aus Görings Schreibtisch. Ein Dokumentenfund. Berlin 1990.
  • Ralph Klein: Arthur Imhausen (1885–1951). In: Wolfhard Weber (Hrsg.) Ingenieure im Ruhrgebiet. (= Rheinisch-Westfälische Wirtschaftsbiographien, Band 17.) Aschendorff, Münster 1999, ISBN 3-402-06753-6, S. 344–372.