Artikolukto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Artikolukto en Aikido.

Artikolukto estas kaptolukta tekniko kiu implicas manipuladon de la artikoj de luktanto tiele ke la artikoj atingas sian maksimuman gradon de movo.

En ĵudo tiuj estas referencataj kiel 関節技 kansecu-ŭaza, "artikoferma tekniko"[1]) kaj en Ĉinaj luktartoj kiel ĉin na kio laŭvorte signifas "kapti kaj fermi".

Tiuj tipe celas izoladon de partikulara artiko kaj leviladon ĝin en klopodo perforti la artikon por movi ĝin trans ties normala movareo. Artikopremoj kutime inkludas variajn gradojn de doloro en la artikoj kaj, se aplikita perforte kaj/aŭ subite, povas kaŭzi vundon, aŭ damaĝon kiaj ĉe muskoloj, tendenoj kaj ligamentoj kaj eĉ luksacionfrakturon.

En ĵudo, la kombino de staraj premoj kun ĵetoj estas malpermesata pro la risko de fizika damaĝo fare de la falinta oponanto, dum ĵuĵicuo, taijucuo, aikido kaj hapkido ja permesas ties uzadon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ohlenkamp, Neil. Classification of Techniques in Kodokan Judo. judoinfo.com. Alirita la 26an de Februaro, 2006.