Artmuzeo en Piazza della Scala

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Artmuzeo en Piazza della Scala
arta muzeo • museum of modern art • Q124830284
Lando Italio vd
Situo Milano
Adreso Piazza della Scala, 6 - Milano
Poŝtkodo 20100
Situanta sur Piazza della Scala
Estiĝo 2011
Direktoro Michele Coppola
Koordinatoj 45° 28′ 2″ N, 9° 11′ 24″ O (mapo)45.467359.19004Koordinatoj: 45° 28′ 2″ N, 9° 11′ 24″ O (mapo)
Artmuzeo en Piazza della Scala (Milano)
Artmuzeo en Piazza della Scala (Milano)
DEC
Artmuzeo en Piazza della Scala
Artmuzeo en Piazza della Scala
Situo de Artmuzeo en Piazza della Scala
Map
Artmuzeo en Piazza della Scala
Jaraj vizitantoj: 232 528 (2018)
Parto de Gallerie d'Italia vd
Retpaĝo https://www.gallerieditalia.com/it/homepage/milano/
vdr

La Artmuzeo en Piazza della Scala, itale Gallerie di piazza della Scala, estas muzeo de moderna kaj nuntempa arto en Milano, Italio, kiu membras en la artmuzea reto Gallerie d'Italia ("galerioj de Italio"). Situante en urbocentra placo Piazza della Scala origine en la palaco Brentani kaj la palaco Anguissola, ĝi gastigas 195 artaĵojn de la kolektoj de Fondazione Cariplo kun forta reprezentado de lombardaj pentristoj kaj skulptistoj de la 19-a jarcento, inkluzive de Antonio Canova kaj Umberto Boccioni. Nova sekcio estis malfermita en la proksima palaco de la itala komerca banko (palazzo della Banca Commerciale Italiana) ĉe la sama placo, rekte vidalvide de la konata teatro alla Scala, la 25-an de oktobro 2012 kun 189 artaĵoj de la dudeka jarcento.

Dum ceremonio de 2017 aranĝita fare de la prezidanto de la Itala Respubliko Sergio Mattarella ĉe la Kvirinala palaco de Romo,[1] la arta muzeo ricevis specialan premion kiel "patrono de la 21-a jarcento".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

fasado de la palaco de la itala komerca banko
palaco Anguissola
palaco Brentani