Arturo Mélida
Arturo Mélida | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Arturo Mélida y Alinari |
Naskiĝo | 24-an de julio 1849 en Madrido |
Morto | 15-an de decembro 1902 (53-jaraĝa) en Madrido |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Alma mater | Politeknika Universitato de Madrido |
Familio | |
Patro | Nicolás Mélida y Lizana (en) |
Frat(in)oj | Enrique Mélida (en) kaj José Ramón Mélida |
Infano | Julia Mélida (en) |
Okupo | |
Okupo | arkitekto militisto skulptisto pentristo internodekoraciisto |
Verkoj | Panteón Amboage Bauer Palace Mansion of the Marquis of Villafranca Monumento al Kolumbo |
Arturo MÉLIDA y Alinari (Madrido, 24a de julio 1849 - 15a de decembro 1902) estis hispana arkitekto, skulptisto, militisto kaj pentristo, frato de la pentristo Enrique Mélida kaj de la arkeologo José Ramón Mélida.[1]
En 1873 li finkompletigis studojn de arkitekturo en la Supera Teknika Lernejo de Arkitekturo de Madrido,[2] kie li estis poste profesoro de la fako Modelado. Li estis ankaŭ elstara pentristo de nombraj palacetoj de Madrid de la alta burĝaro.
Li estis membro de la Reĝa Akademio de Belaj Artoj de Sankta Fernando ekde 1899, tri jarojn antaŭ sia morto. Li ricevis la ormedalon de la Franca Akademio kaj la Grandan Krucon de la Honora legio pro sia laboro kiel arkitekto en la hispana paviliono de la Universala Ekspozicio de Parizo de 1889. Li estis pioniro de la hispana afiŝarto.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]Skulptarto
[redakti | redakti fonton]- Tombo de Kristoforo Kolumbo en la Katedralo de Sevilo, 1891. El plurkolorigita bronzo.
- Monumento al Kolumbo en la Placo Kolumbo de Madrido (1885).
Pentrarto
[redakti | redakti fonton]- Biblioteko de la Kortesa Palaco.
- Pentraĵoj de la Teatro de la Ateneo de Madrido.
- Oficejo de la Vicsekretario de la Ministerio de Hacienda (Ministerio de Trezoro).
- Palaco Bauer ĉe la strato San Bernardo de Madrido.
- Pentraĵoj de la fasado de la Panvendeja Domo en la Plaza Mayor de Madrido.
- Pentraĵoj de la Salono de la Kontinentoj kaj de la Salono de la Abeloj de la Palaco Zurbano en Madrido.
Arkitekturo
[redakti | redakti fonton]En Toledo, li konstruis en stilo novmudeĥara la edifico de la Escuela de Artes y Oficios kaj restaŭris (kaj foje rekonstruis) la konventon Sankta Johano de la Reĝoj, kies du klostroj estis detruitaj ekde la Milito de Hispana Sendependigo.[3]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Navascués Palacio, 1972, p. 234.
- ↑ Navascués Palacio, 1972, p. 235.
- ↑ Ana Isabel Barajas Ocaña, La arquitectura neomudéjar en Toledo: la Escuela de Artes y Oficios artísticos, disertacio Memoria de Licenciatura, Facultad de Geografía e Historia. Departamento de Arte Medieval, Universidad Complutense de Madrid, 1981.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Navascués Palacio, Pedro (1972). «Arturo Mélida y Alinari». Goya, Revista de arte (Fundación Lázaro Galdiano) (106): 234-241. ISSN 0017-2715.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Los últimos vestigios del arte neogriego, a salvo. Artikolo de El País de 18a de januaro 2001.
- Biografio de Arturo Mélida.
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Arturo Mélida en la hispana Vikipedio.