Asociación Amigos del Tranvía

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Asociación Amigos del Tranvía
ne-registara organizaĵo
Komenco 16-a de julio 1976 vd
Geografia situo 34° 37′ 30″ S, 58° 26′ 22″ U (mapo)-34.62497222-58.43938889Koordinatoj: 34° 37′ 30″ S, 58° 26′ 22″ U (mapo)
Lando(j) Argentino vd
Sidejo Bonaero
Asociación Amigos del Tranvía (urbo Bonaero)
Asociación Amigos del Tranvía (urbo Bonaero)
DEC
Asociación Amigos del Tranvía
Asociación Amigos del Tranvía
Map
Asociación Amigos del Tranvía
Retejo Oficiala retejo
vdr
Vido de la fervojo sur la strato Emilio Mitre ekde la budo-kajuto de la Premetro.

La Asociación Amigos del Tranvía y Biblioteca Popular Federico Lacroze (asocio de tram-amikoj) estas ne-registara organizaĵo argentina, sen enspeza celo kaj financata tra kontribuoj de volontuloj, kiu celas konservi, rekuperi kaj refunkciigi malnovajn veturilojn de tramo kaj subterajn trajnojn kiuj alimanieree perdiĝos.

Same, la AAT dediĉas sin al studo de la aktualo de tramoj, pro la refunkciigo de tiu tipo de transporto tutmonde, profite ties nepoluajn kvalitojn, ties maluzo de fosiliaj brulaĵoj, ties racia uzado de la urba spaco kaj la komforto kiun ĝi proponas al pasaĝeroj de ĉiu kondiĉo.

La AAT kunigas hobiulojn kaj studulojn tiulande, kiuj dediĉas sin tiom al aspektoj de priserĉado kaj kompilado de dokumentaro, kiom al la restaxurado kaj ekfunkcigo de historiaj unuoj.

La Asocio estis fondita en Bonaero la 16an de julio de 1976 kaj ekde tiam ĝi estas prezidita de la arkitekto Aquilino González Podestá. Realigas serion de kultura kaj distra agado cele al disvastigo inter la publiko de la historia gravo kaj la aktualaj avantaĝoj de la tramoj.

34° 37′ 29.9″ S 58° 26′ 21.8″ U / 34.624972 °S, 58.439389 °U / -34.624972; -58.439389 (mapo)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]