Asociismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Locke estis la unua persono kiu uzis la esprimon "asocio de ideoj".

Grava konsidero de la empirisma tradicio estis asociismo, nome konsidero, ke pensado konsistas en la sinsekvo de ideoj aŭ bildoj.[1][2][3] Tiu sinsekvo estas regata per asocileĝoj, kiuj determinas kiel funkcias la sekvo de pensoj.[1][4] Tiuj leĝoj estas diferencaj el logikaj rilatoj inter la enhavoj de la pensoj, kiuj troviĝas ĉe skizaj inferencoj pere de movado el la pensado de premisoj al la pensado de la konkludo.[4] Variaj asocileĝoj estis sugestitaj. Laŭ la leĝoj de simileco kaj kontrasto, ideoj tendencas elvoki aliajn ideojn kiuj estas aŭ tre similaj al tiuj aŭ ties kontraŭo. La leĝo de apudeco, aliflanke, asertas, ke se du ideoj estas ofte sentitaj kune, tiam la sento de unu tendencas kaŭzi la senton de alia.[1][2] Tiusence, la historio de sento de organismo determinas kiujn pensojn la organismo havas kaj kiel tiuj pensoj disvolviĝas.[4] Sed tia asocio ne garantias, ke la konekto estas signifoplena aŭ racia. Por ekzemplo, pro la asocio inter la terminoj "malvarma" kaj "Idaho", la penso "tiu kafejo estas malvarma" povus konduki al la penso "Rusio aneksus Idaho-n".[4]

Formo de asociismo estas imagismo (bildismo). Ĝi asertas, ke pensado konsistas en entreprenado de sekvenco de imagoj el kiuj plej fruaj imagoj kondukas al postaj imagoj bazitaj sur la asocileĝoj.[5] Unu problemo kun tiu konsidero estas ke oni povas pensi pri aferoj kiujn oni ne povas imagi. Tio speciale gravas kiam la pensado enhavas tre kompleksajn objektojn aŭ senfinaĵojn, kio oftas, por ekzemplo, en matematika pensado.[5] Unu kritiko direktita kontraŭ asociismo ĝenerale estas, ke ties postulo iras tro for. Estas ampleksa interkonsento ke asociaj procezoj kiel studitaj de asociistoj ludas rolon en la maniero kiel pensado okazas. Sed la postulo, ke tiu mekanismo estas sufiĉa por kompreni ĉiujn pensojn aŭ ĉiujn mensajn procezojn estas kutime malakceptita.[3][4]

En la historio de la tendenco John Locke sekvis indikojn de Aristotelo. Pluis David Hume (1711-1776) kaj Immanuel Kant (1724-1804).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 "Thought". Encyclopedia Britannica. Alirita la 4an de Februaro 2022.
  2. 2,0 2,1 Doorey, Marie. “Conditioning”, The Gale Encyclopedia of Science.
  3. 3,0 3,1 Van der Veldt, J. H.. “Associationism”, New Catholic Encyclopedia.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 Associationist Theories of Thought. Metaphysics Research Lab, Stanford University (2020). Alirita 23a de Oktobro 2021.
  5. 5,0 5,1 Borchert, Donald (2006). "Thinking". Macmillan Encyclopedia of Philosophy, 2a Eldono. Macmillan.