Asocio de Futbalaj Federacioj de Azerbajĝano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Asocio de Futbalaj Federacioj de Azerbajĝano
emblemo
Lando(j)  Azerbajĝano
vdr

La Asocio de Futbalaj Federacioj de Azerbajĝano (AFFA), azerbajĝane Azərbaycan Futbol Federasiyaları Assosiasiyası, estas la nacia futbala asocio en Azerbajĝano, unuavice federacio de la landaj futbalkluboj. Ĝi estas la landa asocio de la Federacio Internacia de Futbalo Asocia aŭ mallonge FIFA kaj de la Unio de Eŭropaj Futbal-Asocioj aŭ mallonge UEFA, kaj fondiĝis en 1992. La asocio interalie ekde la jaro 1992 organizas ĉampionecon en la plej alta ligo de klubaj teamoj el viraj, plenaĝaj, profesiaj futbalistoj de la lando, nomata unue azerbajĝane Yüksək Liqa, do Alta Ligo, kaj ekde 2007 azerbajĝane Azərbaycan Premyer Liqası, do Unua Ligo de Azerbajĝano. Ĝi daŭrigas la Futbalan Ĉampionecon de la Azerbajĝana SSR (Azərbaycan SSR Milli Futbol Çempionatı, 1928-1991). La ĉampiono en 2023 estas la klubo Qarabağ FK, kiu plej ofte en la historio ĉampionis - laŭ la stato de 2023 entute 10-foje. Krome ĉiujare interalie okazas la Azərbaycan Kuboku, do Azerbajĝana Pokalo.

Krome la Azera vira nacia futbala teamo kaj la Azera virina nacia teamo de futbalo (ambaŭfoje azerbajĝane Azərbaycan milli futbol komandası) reprezentas la landon en internaciaj matĉoj.

jen la vira nacia teamo en 2014