Asocio de Persekutitoj de la Nazia Reĝimo - Asocio de Kontraŭfaŝistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Asocio de Persekutitoj de la Nazia Reĝimo - Asocio de Kontraŭfaŝistoj
emblemo
organizaĵo • asocio • neprofitcela organizaĵo
Komenco 25-a de februaro 1947 vd
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Berlino
Agareo

kontraŭfaŝismo

Ideologio

kontraŭfaŝismo

Ĉefestro(j) nekonata valoro vd
Posedatoj Röderberg-Verlag vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo registrita asocio de Germanio
vdr

La Asocio de Persekutitoj de la Nazia Reĝimo - Asocio de Kontraŭfaŝistoj - germane Vereinigung der Verfolgten des Naziregimes – Bund der Antifaschistinnen und Antifaschisten, VVN-BdA [feaAJnigung dea feaFOLKten des NA:cireĵims – bunt dea ANtifaŝistinen unt ANtifaŝisten] - estis fondita en 1947 kiel la Asocio de Persekutitoj de la Nazia Reĝimo (VVN). Ĝi estas komunutila asocio kun centra oficejo en Berlino. La asocio eliris el asocioj de la germana kontraŭnazia rezistado kaj de germanaj civitanoj persekutitaj de naziismo, kiuj estiĝis post la liberigo de Eŭropo de naziismo en 1945.

Post la liberigo el la koncentrejoj, grupoj de postvivantoj estis fonditaj en multaj urboj kaj regionoj en Germanio. La asocio komprenis kaj vidas sin kiel senpartian kolektivan organizon de postvivantaj persekutitaj homoj kaj kontraŭuloj de la reĝimo de Nazia Germanio same kiel de homoj naskitaj poste hodiaŭ kiuj estas engaĝitaj kontraŭ aspiroj de etna naciismo.

Ekde siaj komencoj, la asocio ne nur traktis la persekuton fare de nacisocialismo kaj la reziston kontraŭ ĝi, sed ankaŭ pridubas, kritikas kaj kontraŭbatalas politikajn postmilitajn fenomenojn kiuj estas rigardataj kiel nedemokratiaj kaj malamikaj al paco, kiel la ĉeesto de iamaj nacisocialistoj en administrado, juĝistaro kaj la leĝdona povo de la Federacia Respubliko de Germanio atingantaj ĝis registara nivelo, aŭ evoluoj kiel la rearmado en la 1950-aj jaroj kaj la kriza leĝaro de la malfruaj 1960-aj jaroj. Krome, la asocia laboro estas konstante karakterizita per klarigado de la organizaj strukturoj kaj agadoj de novnaziismonovdekstrismo same kiel mobilizado de engaĝiĝo kontraŭ tiaj evoluoj.

Ekde 2002 ekzistas tutgermania asocio, kies membro-asocioj inkluzivas ankaŭ la malliberulajn asociojn de iamaj kaptitoj el la koncentrejoj.

Laŭ siaj propraj informoj, la asocio estas la plej granda organizo de kontraŭfaŝistoj en Germanio.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. raporto en la televida novaĵa programo tagesschau de la ŝtata televida korporacio ARD, ankaŭ rete, la 22-an de novembro 2019

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]