Atena Beauvoir Roveda
Atena Beauvoir Roveda | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 20-an de aprilo 1991 (32-jaraĝa) | |
Ŝtataneco | Brazilo vd | |
Profesio | ||
Okupo | filozofo • verkisto • poeto • politikisto • edukisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Atena Beauvoir Roveda (naskiĝis la 20-an de Aprilo de 1991) estas brazila filozofino, verkistino, poetino, politikistino kaj edukistino.
Eduko[redakti | redakti fonton]
Ŝi studis naturajn sciencojn kun emfazo je biologio kaj ĥemio ĉe la Federala Instituto de Edukado dum sep jaroj. Ŝi estas diplomita je filozofio de la Federala Universitato de Pelotas.
Politika aktivismo[redakti | redakti fonton]
Atena estas socialdemokratino, brizolistino kaj anino de la Demokrata Laborista Partio. Ŝi gvidas la grupon Diverseco Laborista en Porto-Alegro, la ĉefurbo de la brazila subŝtato Suda Rio-Grando. En la jaro 2020 ŝi estis kandidatino al la leĝofaristaro de Porto-Alegro.
Privata vivo[redakti | redakti fonton]
En la aĝo de 12 jaroj Atena elŝrankiĝis al sia patrino kiel GLAT-a. En la aĝo de 25 jaroj ŝi elŝrankiĝis kiel transseksa. Ŝi estas HIV-pozitiva.
Aljuĝoj[redakti | redakti fonton]
Ŝi estis havigita je la Elstara Premio 2013 kaj 2014 je sociscienca kampo fare de la Federacia Instituto de Edukado de Suda Rio-Grando. Ŝi ricevis ankaŭ Honoran Mencion pro agi por la rajtoj de lesboj, gejoj, ambaŭseksemuloj, travesĉioj kaj transseksuloj en la urbo Canoas, Suda Rio-Grando.
Libroj[redakti | redakti fonton]
- Rakontetoj Transantropologiaj: unua volumo (2017)
- Rakontetoj Transantropologiaj: dua volumo (2021)
- Libertê: poezio, filozofio kaj transantropologio (2018)
- Phóda: poezio, filozofio kaj seksumeco (2019)