Atenco kontraŭ la AMIA

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manifestacio, okazanta ĉiujare, antaŭ la konstruaĵo AMIA, memore al la viktimoj kaj postulante justecon. La signo sur la fronto legas la nomojn de tiuj, kiuj pereis

La Atenco kontraŭ la AMIA estis atenco ŝajne pere de bombaŭto aŭ de eksplodaĵo ene de kontentoro, kiun suferis la Asociación Mutual Israelita Argentina (AMIA) de Bonaero, Argentino, la 18-a de julio de 1994. Temas pri unu el ĉefaj terorismaj atakoj okazintaj en Argentino, kun rezulto de 85 personoj mortintaj kaj 300 vunditaj. La juda-argentina komunumo estas la plej multnombra de Latinameriko kaj la kvina de la mondo. El la viktimoj 67 troviĝis ene de la AMIA en la momento de la eksplodo kaj aliaj 18 en apudaj diversaj lokoj. Pli ol 1000 loĝejoj kaj vendejoj en la areo rezultis tuŝitaj.

Oni kulpigis la registaron de Irano kaj pli precize la politikan partion de Libano nome Hizbulaho esti respondeculoj pri la atako.[1][2][3][4][5] Tamen venis multaj diversaj hipotezoj, kritikoj al la dekomencaj kulpigoj kaj postaj interkonsentoj inter la registaroj de Cristina Kirchner kaj tiu de Irano.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Iran, Hezbollah charged in 1994 Argentine bombing, Daily Jang, 25-10-2006 https://web.archive.org/web/20070901221807/http://web.archive.org/web/http://www.thenews.com.pk/update_detail.asp?id=11864Alirita la 25-10-2006 http://web.archive.org/web/20070901221807/ arkivita la 1an de septembro 2007.
  2. Iran charged over Argentina bomb, BBC News, 25a de oktobro de 2006, http://news.bbc.co.uk/1/hi/world/americas/6085768.stm Alirita la 25-10-2006.
  3. Associated Press http://fr.jpost.com/servlet/Satellite?pagename=JPost/JPArticle/ShowFull&cid=1159193523281 Arkivigite je 2011-12-18 per la retarkivo Wayback Machine Former Iran leader sought in bombing | International News | The Jerusalem Post Fr.jpost.com, 25-10-2006, alirita la 21-05-2011.
  4. http://www.nysun.com/foreign/judge-arrest-ex-president-of-iran/43312/ Arkivigite je 2021-11-23 per la retarkivo Wayback Machine Judge: Arrest Ex-President Of Iran, The New York Sun, 10a de novembro de 2006, alirita la 21-05-2011.
  5. "Irán planificó el atentado que ejecutó Hezbollah" Infobae, 17-03-2008 http://www.infobae.com/contenidos/369821-100799-0-Ir%E1n-planific%F3-el-atentado-que-ejecut%F3-Hezbollah Arkivigite je 2013-04-11 per Archive.today

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]