Atendu min (poemo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Atendu min (ruse Жди меня) estas poemo de la sovetia poeto kaj verkisto Konstantin Simonov, verkita en julio — aŭgusto 1941 kaj dediĉita al lia amatino, aktorino Valentina Serova.

Konstantin Simonov. 1941.
Konstantin Simonov kaj Valentina Serova ĉe fronto. 1944.
Ilustrita sovetia poŝtokarto kun surskribo "Atendu min kaj mi revenos". 1944.

La kompleta versio[redakti | redakti fonton]

Originala teksto:

Laŭvorta traduko:

Unua strofo
Жди меня и я вернусь.
Только очень жди,
Жди, когда наводят грусть
Жёлтые дожди,
Жди, когда снега метут,
Жди, когда жара,
Жди, когда других не ждут,
Позабыв вчера.
Жди, когда из дальних мест
Писем не придёт,
Жди, когда уж надоест
Всем, кто вместе ждёт.
Жди меня, и я вернусь,
Не желай добра
Всем, кто знает наизусть,
Что забыть пора.
Пусть поверят сын и мать
В то, что нет меня,
Пусть друзья устанут ждать,
Сядут у огня,
Выпьют горькое вино
На помин души…
Жди. И с ними заодно
Выпить не спеши.
Жди меня, и я вернусь,
Всем смертям назло.
Кто не ждал меня, тот пусть
Скажет: — Повезло.
Не понять, не ждавшим им,
Как среди огня
Ожиданием своим
Ты спасла меня.
Как я выжил, будем знать
Только мы с тобой, —
Просто ты умела ждать,
Как никто другой.


Atendu min kaj mi revenos
Nur tre atendu,
Atendu kiam venigas malĝojon
Flavaj pluvoj,
Atendu kiam neĝo blovas
Atendu kiam estas varmege
Atendu kiam aliajn oni ne atendas
Forgesinte hieraŭ.
Atendu kiam el foraj lokoj
Leteroj ne venos
Atendu kiam jam tediĝos
Ĉiuj kuj kune atendas.
Atendu min kaj mi revenos
Ne deziru bonon
Al ĉiuj kiuj jam parkeris
Ke jam tempas forgesi.
Eĉ se kredos filo kaj patrino
Ke mi ne plu ekzistas
Eĉ se amikoj tediĝos atendi
Sidiĝos ĉe fajro
Ekdrinkos amaran vinon
Por funebri mian animon...
Atendu. Kaj kun ili kune
Trinki ne hastu.
Atendu kaj mi revenos
Spite al ĉiuj mortoj.
Kiu ne atendis min, tiu
Diros: “Bonŝanculo”.
Ne kompreneblas al ili, ne atendintaj
Kiel meze de pafado
Per atendado via
Vi savis min.
Kiel mi postvivis, konos
Nur mi kaj vi —
Simple vi sciis atendi
Kiel neniu alia.

Historio[redakti | redakti fonton]

Poemo[redakti | redakti fonton]

En 1969 Konstantin Simonov tiel klarigis la historion de la poemo en letero al unu el legantoj: «La poemo "Atendu min" ne havas iun specialan historion. Simple mi forveturis al la milito kaj virino, kiun mi amis, estis en ariergardo. Kaj mi verkis al ŝi leteron en versoj»[1].

La 22-an de junio 1941 la Nazia Germanio atakis Sovetunion. Komenciĝis amasa mobilizado, sed Simonov mem tuj iris al rekrutejo. Antaŭe li finis monatan kurson de militkorespondantoj ĉe la Milita Akademio de Frunze. Oni sendis lin al redakcio de ĵurnalo «Batala Standardo» (ruse Боевое знамя) kaj li direktiĝis al fronto, sed jam ne trovis ĝin, evidente malaperintan en ĥaosa retiriĝo de la unuaj semajnoj de la milito[1].

La 12-an de julio li kune kun du aliaj militkorespondantoj venis al la 388-a regimento de la 172-a pafista divizio subestre de Semjon Kutepov, kiu batalis ĉe Moskvo. Li verkis raporton pri tiuj batalantoj kaj revenis kun ĝi al Moskvo por publikigi ĝin en ĵurnalo Izvestija. Nur post la milito li eksciis, ke la tuta regimento pereis kaj ĝia komandestro Kutepov estas konsiderata malaperinta senspure[1].

Li ne havis loĝejon en la ĉefurbo, do lin gastigis en sia daĉo en vilaĝo Peredelkino verkisto Leo Kassil. Konstantin Simonov estis alskribita al redakcio de militĵurnalo Krasnaja Zvezda (ruse Красная Звезда) kaj li atendis dum oni preparis armean ĵipon por veturado al fronto. En tiuj tagoj li verkis la poemon kaj sendis ĝin al Valentina Serova, vidvino kiun li amis. Vespere li voĉlegis la poemon al Leo Kassil, sed tiu diris: «...la poemo estas bona, sed similas al sorĉparolo... Ne publikigu nun... nun ankoraŭ estas frue ĝin publikigi...»[1]. La redaktoro de «Krasnaja Zvezda» David Ortenberg samopiniis: «Tiu poemo estas ne por militĵurnalo. Ne necesas vundi soldatan animon»[1].

La 13-an de oktobro 1941 Simonov tamen voĉlegis la poemon en urbo Murmansko ĉe la Norda fronto al sia amiko, fotokorespondanto Grigorij Zelme kaj faris por li kopion. Poste li legis ĝin al multaj homoj ĉe fronto kaj multaj el ili kopiis ĝin, origine verkitan por unusola virino kies foton li ĉiam portis kun si, eĉ kaŝe se tion malpermesis la reguloj[1].

La 9-an de decembro en rekta radioelsendo el Moskvo oni legis kvar poemojn. Simonov malfruiĝis, ĉar renkontis laŭvoje amikojn, do kiam li venis la unuaj tri poemoj jam estis legitaj. Li prenis la pepron ĉe voĉlegisto kaj diris ke legos ĝin memstare. Tiel en la 171a tago de la milito okazis la unua publika legado de la poemo[1].

Ekde fino de la somero 1941 Konstantin Simonov denove vagadis laŭ frontoj kiel militkorespondanto de jŭrnalo «Krasnaja Zvezda» kaj dum vizitoj al Moskvo loĝas en la redakcio. Foje redaktoro de la ĉefa partia ĵurnalo Pravda insiste petas ĉe li iun poemon kaj li donas "Atendu min", kvankam klarigas ke apenaŭ ĝi taŭgas por tiu ĵurnalo. La 14-an de januaro 1942 ĝi aperis en «Pravda» je la tria paĝo[1].

Somere de 1942 en Taŝkento estis eldonita poemaro de Simonov «Lirika taglibro» en poŝa formato. La poemo aperis en ĝi sub titolo «Kun vi kaj sen vi» (ruse С тобой и без тебя kaj dediĉaj vortoj: «Dediĉita al V.S.». En 1943 en Almato laŭ scenaro de Konstantin Simonov kaj Aleksandr Stolper estis farita filmo «Atendu min» en kiu la ĉefan rolon ludis Valentina Serova.

La poemo iĝis ege populara, speciale inter la soldatoj kaj iliaj amatinoj.

Rilato[redakti | redakti fonton]

Valentina Polovikova (fraŭlina familinomo) edziniĝis la 11-an de majo 1938 al la fama piloto, heroo de la Hispana Enlanda Milito Anatolij Serov. La 11-an de majo 1939 dum elprovado de aviadilo li pereis kune kun la fama sovetia pilotino Polina Osipenko. En septembro naskiĝis ilia filo nomita Anatolij, honore al la patro.

Konstantin Simonov jam dufoje edziĝis, sed en 1940 divorcis post renkonti Valentina Serova. Li admonis ŝin edziniĝi al si, sed ŝi longatempe rifuzis. Ili geedziĝis en 1943 kaj kune vagadis laŭ fronto kun koncertoj. En 1950 naskiĝis ilia filino Maŝa. Sed fine de la 1940-aj jaroj Valentina Serova komencis drinki tro multe, tio grave damaĝis ilian rilaton kaj en 1957 ili divorcis. Simonov forigis dediĉojn al ŝi el postaj reeldonoj de siaj libroj krome unusola deiĉo al «V.S.» kiun malmultaj komprenis. En 1975 oni trovis ŝin morta en disrabita apartamento. Li sendis al ŝia funebro bukedon el 58 skarlataj rozoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 1,7 Шеваров, Дмитрий (2011-12-01). “Жди меня: Стихотворению Константина Симонова — 70 лет”, Rosijskaja gazeta (ru) (271 (5647)). Alirita 2019-02-20..