Atereto
Atereto | |||
---|---|---|---|
עטרת | |||
vilaĝo | |||
Jeŝivo «Kinor David» (Violono de Davido aŭ Harpo de Davido)
| |||
Israela kolonio vd | |||
Devizo: Varma domo sur montopinto (בית חם בראש ההר) | |||
Administrado | |||
Lando | Israelo | ||
Regiono | Samario | ||
Mikroregiono | Binjamino | ||
Departemento | Mate Binjamino | ||
Distrikto | Judeo kaj Samario | ||
Fondita | 1981 | ||
Poŝtkodo | 7193900 | ||
Telefonkodo | +972 | ||
Retpaĝaro | www | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 894 (2016)[1] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 32° 0′ N, 35° 11′ O (mapo)31.99972222222235.176666666667Koordinatoj: 32° 0′ N, 35° 11′ O (mapo) | ||
Alto | 762 m | ||
Areo | 0,6 km² (60 ha) | ||
- Tera areo | 0,6 km² (60 ha) (100%) | ||
- Akva areo | 0 km² (0 ha) (0%) | ||
Horzono | UTC+2/UTC+3 (somere) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Ateret [+] | |||
Atereto (hebree עטרת [atEret]) estas vilaĝo, Israela kolonio en Cisjordanio, en sudo de la Samaria altlando. Ĝi estis fondita en aŭgusto 1981 (18-an de abo 5741 laŭ la hebrea kalendaro). Loĝantaro de Atereto konsistas el proksimume 100 familioj, pli ol 800 homoj[2].
Nomo
[redakti | redakti fonton]La originala nomo de la vilaĝo estis Neve Cuf Bet (la dua Neve Cuf) laŭ la nomo de la plej proksima vilaĝo — Neve Cufo. Poste la vilaĝo estis nomita Ateret (krono, diademo); tiu nomo sonas simile al la nomo de la antikva hebrea setlejo Atarot, kiu situis proksime. Krome, apud Atereto situas araba vilaĝo Atra, kies nomo devenas de la sama antikva setlejo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Atereto situas sur la okcidenta rando de la kresto de Samario, ĉe ĝia plej alta punkto. Dum bona vetero oni povas vidi de Atereto tutan israelan marbordon de Hadero ĝis Aŝkelono. Distanco al proksimaj urboj: Modiino - 32 km, Tel-Avivo - 40 km, Jerusalemo - 42 km[2]. Atereto situas ĉe ŝoseo numero 465.
Proksime al la Ateret situas vilaĝoj:
- arabaj - Rawabo (konstruata) en la nordo, Um Cafo de la nordokcidento, Jibio al la sudokcidento, Burhemo sude kaj Atra oriente.
- judaj - Neve Cufo okcidente, Maale Levono de la nordoriento, Bejt-Elo kaj Ofro al la sudoriento, Nahalielo de la sudokcidento.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ CSB Israel
- ↑ 2,0 2,1 Ateret (hebree). La oficiala retejo de la regiona konsilio de Mate Binjamin. Arkivita el la originalo je 2016-07-01. Alirita 2016-07-25 .