Noktuoj
Noktuo, Athene noctua
| ||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
specioj
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La genro Athene enhavas du aŭ kvar vivantajn speciojn de etaj strigoj, ankaŭ nomitaj noktuoj. Tiuj birdoj estas etaj, brunblanke punktitaj, kun flavaj okuloj kaj blankaj brovoj. Tiu genro troviĝas en ĉiu kontinento escepte Aŭstralio, Antarkto, kaj Subsahara Afriko. Evolua radiado de kvar specioj (antaŭe konsideritaj en la genro Ninox) ĉeestas ankaŭ en la Salomonoj.
Taksonomio kaj specilisto
[redakti | redakti fonton]La genron Athene enkondukis la germana zoologo Friedrich Boie en 1822.[1] La tipa specio estis la Noktuo (Athene noctua) prokalmita de la angla zoologo George Robert Gray en 1841.[2][3] La genronomo devenas el la strigeto kiu estis mitologie asocia kun la helena diino Atena, kaj ofte bildigita kun ŝi. Ŝia dekomenca rolo kiel diino de la nokto eble klarigus la ligon kun strio.[4]
La genro enhavas la jenajn naŭ speciojn.[5]
| Bildo | Scienca nomo | Ordinara nomo | Distribuado |
|---|---|---|---|
| Athene noctua | Noktuo | Eŭropo, Azio oriente ĝis Koreo kaj Nordafriko | |
| Athene brama | Punkteca strigeto | tropika Azio el kontinenta Barato ĝis Sudorienta Azio | |
| Athene cunicularia | Kuniklostrigo | Norda kaj Suda Ameriko | |
| Athene superciliaris | Blankabrova strigeto | Madagaskaro | |
| Athene blewitti | Arbara strigeto | centra Barato | |
| Athene jacquinoti | Salomona strigeto | okcidentaj Salomonoj | |
| Athene granti[6] | Gvadalkanala strigeto | Gvadalkanalo, Salomonoj | |
| Athene malaitae[6] | Malaita strigeto | Malaita, Salomonoj | |
| Athene roseoaxillaris[6] | Makira strigeto | Bauro kaj Makira, Salomonoj |
La Arbara strigeto estis iam metita en la monotipa genro Heteroglaux, kaj la Salomona radiado estis iam metita en la genron Ninox, dum la aliaj strigetoj referencataj kiel "boobooks" ĝis necesaj taksonomiaj studoj estis metitaj en Athene.
Athene blewitti estis foje lokita en Heteroglaux kaj Athene cunicularia en Speotyto. Tiuj havis jenajn subspeciojn Antikva kuniklostrigo, Athene cunicularia amaura - formortinta (ĉ.1905) kaj Gvadelupa kuniklostrigo, Athene cunicularia guadeloupensis - formortinta (ĉ.1890).
Prahistoriaj specioj
[redakti | redakti fonton]Nombro de ĉefe insulaj reprezentantoj de tiu genro estas konataj nur pro fosiliaj aŭ subfosiliaj restaĵoj:
- Athene megalopeza (fosilio; malfrua Plioceno de Rexroad, OkC Usono) - foje lokita en Speotyto
- Athene veta (fosilio; frua Pleistoceno de Rebielice, Pollando)
- Athene angelis (fosilio; Meza - malfrua Pleistoceno de Castiglione, Korsiko)
- Athene trinacriae (Pleistoceno)
- Athene cf. cunicularia (fosilio; Pleistoceno de Barbudo, Karibio) - foje lokita en Speotyto
- Athene cf. cunicularia (fosilio; Pleistoceno de Kajmanoj, Karibio) - foje lokita en Speotyto
- Athene cf. cunicularia (fosilio; Pleistoceno de Jamaiko, Karibio) - foje lokita en Speotyto
- Athene cf. cunicularia (fosilio; Pleistoceno de Mona Insulo, Karibio) - foje lokita en Speotyto
- Athene cf. cunicularia (fosilio; Pleistoceno de Puerto-Riko, Karibio) - foje lokita en Speotyto
- Kreta strigo, Athene cretensis (prahistoria birdo; Kreto, Mediteraneo)
La Kreta strigo estis nefluga aŭ preskaŭ nefluga formo kiu estis pli ol 50 cm alta. Ĝi formortiĝis tiuj post kiam la insulo de Kreto iĝis loĝata de homoj.
Fosiliaj restaĵoj de malfrua Mioceno el Rudabánya (NOr Hungario) estis provizore atribuitaj al tiu genro (Bernor et al. 2002). Konsiderante la fosilian teritorion de Athene kaj la misatribuado de multaj strigedoj de la Mioceno en Eŭropo, ĝi povus esti baza membro de la nuna genro aŭ eĉ ne aparteni ĉi tie. La supozita specio "Athene" murivora estas la nomo donita al la subfosiliaj ostoj de masklo de Rodrigesa strigo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (1822) “Ueber Classification, insonderheit der europäischen Vogel”, Isis von Oken (German) 1822.
- ↑ Gray, George Robert. (1841) A List of the Genera of Birds : with their Synonyma and an Indication of the Typical Species of Each Genus, 2‑a eldono, R. and J.E. Taylor.
- ↑ (1940) Check-List of Birds of the World 4. Harvard University Press.
- ↑ Jobling, James A. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm, p. [htt://archive.org/details/Helm_Dictionary_of_Scientific_Bird_Names_by_James_A._Jobling/e/n58 58], 274. ISBN 978-1-4081-2501-4.
- ↑ Owls. IOC World Bird List Version 10.2. International Ornithologists' Union (2020). Alirita 30a de Septembro 2020 .
- ↑ 6,0 6,1 6,2 Species Updates—IOC World Bird List (en-US). Alirita 2021-05-27 .
- Bernor, R.L.; Kordos, L. & Rook, L. (eds): Recent Advances on Multidisciplinary Research at Rudabánya, Late Miocene (MN9), Hungary: A compendium. Paleontographica Italiana 89: 3-36. PDF plena teksto
| ||||||||||||||||||


