Arbara strigeto
Arbara strigeto en Melghat Tigrorezervejo, Maharaŝtro
| ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
| Athene blewitti (Hume, 1873) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
|
CR
| ||||||||||||||
Nunaj lokoj ruĝe, historiaj informoj grize
| ||||||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||||||
|
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Arbara strigeto (Athene blewitti) estas eta strigo, tio estas birdospecio parto de pli granda grupo de noktaj rabobirdoj konataj kiel Strigedoj, kiuj enhavas plej parton de la specioj nomataj strigoj. La alia grupo estas la turstrigoj, nome Titonedoj.
Disvastiĝo
[redakti | redakti fonton]Tiu orientalisa birdo reproduktiĝas en disaj malkgrandaj areoj de centra Barato.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]
La Arbara strigeto estas eta (23cm) kaj tre fortika. Ĝi estas tipa strigeto kun tre rondoforma kapo kaj tre bendohavaj flugiloj kaj vosto. La supraj partoj estas tre malhele grizbruna, iomete makulpunkteca je blanko ĉefe flanke kaj en suba dorso, sed ne tiom en supra dorso, kiu estas pli pure malhelbruna. La bendoj en flugiloj kaj vosto estas larĝaj kaj nigrobrunaj kaj blankaj, kun larĝa blanka vostofino. La brusto estas bruna, kaj la ceteraj subaj partoj estas blankaj. La vizaĝa disko estas pala kaj mallarĝa kiel masko kaj la okuloj estas flavaj kaj la beko estas hela.
Ŝajne ĝi estas tre taga kaj facile videbla ripoze sur elstaraj nudaj branĉoj. Lacertoj ŝajne estas ties preferata predo.
Historio kaj statuso
[redakti | redakti fonton]Ĝis ties remalkovro en 1997,[1] [2] tiu strigeto estis konata el nur 7 specimenoj kolektitaj en la 19-a jarcento, en norda Maharaŝtro, kaj sudorienta Madhja-Pradeŝo kaj okcidenta Orissa. En novembro 1997 grupo de usonaj ornitologoj, inter kiuj Pamela C. Rasmussen, remalkovris la specion ĉe Satpura, nordoriente de Mumbajo. En 2000 priserĉado de 14 arbaraj areoj tra ties iama teritorio lokigis 25 birdojn en kvar lokoj de norda Maharaŝtro kaj sudokcidenta Madhja-Pradeŝo, inkludante tri parojn en Taloda kaj sep parojn ĉe Toranmal. Neniu birdo estis trovita en mallonga priserĉado de la iama orienta teritorio de Orissa. Pli ĵusaj priserĉoj ĉe Satpura lokigis aliajn kvin lokojn.
La Arbara strigeto restas draste endanĝerita, kaj la nuntempa populacio estas supozita je malpli ol 250. Oni supozas same, ke tiu strigeto estis ĉiam rara. La originalaj specimenoj estis kolektitaj en densa ĝangalo, kaj la ĵusaj vidaĵoj en pli malferma arbaro povas rilati al vivo en ne tiom taŭga habitato. Malalta arbaro de tiu teritorio estis preskaŭ senarbarigita kaj estas tro da premo en la restanta arbaro.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife Specidatumbazo Arkivigite je 2009-01-02 per la retarkivo Wayback Machine
- OBC Bulletin: Rediscovery of an Indian enigma: the Forest Owlet de Pamela C. Rasmussen Arkivigite je 2007-02-07 per la retarkivo Wayback Machine
- Strigeto vidata post 113 jaroj
| ||||||||||||||||||



