Atmosfero (unuo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Atmosfero (premo))
Ĉi tiu artikolo temas pri iomete malnoveca unuo de premo. Por atmosfero de Tero rigardu la paĝon Tera atmosfero. Por gasa tavolo ĉirkaŭ iu ajn astro legu la artikolon Atmosfero. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Atmosfero (apartigilo).
Eksperimento kaj barometro de Torricelli.

La unuo pri premo nomita atmosfero egalas al la premo kiun faras la atmosfero de la Tero sur la marnivelo. Ĝi estas uzata por mezuri altajn premojn kiel, por ekzemplo, tiu de kunpremitaj gasoj. Tiu unuo ne apertenas al la Internacia sistemo de unuoj kaj ne havas agnoskitan simbolon, sed ĝi kutime estas mallongigita atm.

En la 10a Konferenco Ĝenerala pri Pezoj kaj Mezuroj, en 1954, ĝi estis difinita kiel egala al 1 013 250 dinoj por cm² (tio estas 101 325 Pa).[1] Ĝi korespondas al la premo de unu kolono da hidrargo de 760 mm de alto je 0 °C, sub la alcelo de la normala gravito (9,80665 m/s²).

Ankaŭ la teknika atmosfero (simbolo at) estas same iomete malnoveca mezurunuo de premo difinita kiel la premo farita de kolono da akvo de 10 metroj de alto: 1 at = 98 066,5 Pa (preciza valoro).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Résolutions de la X Conférence Générale des Poids et Mesures». Alirita la 23an de Novembro 2018 Arkivigite je 2018-07-25 per la retarkivo Wayback Machine

Bibliografio[redakti | redakti fonton]