Attila Fáj
Attila Fáj | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de marto 1922 en Budapeŝto |
Morto | 14-an de decembro 2013 (91-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | literaturhistoriisto • filozofo |
Attila FÁJ, laŭ hungarlingve kutima nomordo Fáj Attila estis hungara literaturhistoriisto, profesoro, membro (ekstera en 1998) de Hungara Scienca Akademio.
Attila Fáj [1] naskiĝis la 30-an de marto 1922 en Budapeŝto. Li mortis en 2013.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Attila Fáj doktoriĝis pri filozofio en Universitato de Budapeŝto en 1947, poste li lernis matematikon. Post falo de Hungara revolucio de 1956 li rifuĝis al Italio. En 1957 li komencis instrui logikon kaj komparan literaturon en universitato de Ĝenovo. Liaj artikoloj aperis en hungaraj, italaj kaj germanaj revuoj.
Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Probable Byzantine and Hungarian Models of Ulysses and Finnegans Wake (1968)
- A Jónás-téma a világirodalomban (1977)
- I Karamazov tra Poe e Vico (1984)