Aubonne (rivero)
Aspekto
Aubonne (rivero) | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 122 km |
Fluo | |
Geografio | |
Landoj | Svislando |
Regionoj | Vaŭdo |
Aubonne estas svisa rivero, en Kantono Vaŭdo, kiu alfluas en la Lago Lemano apud samnoma urbo Aubonne.
Ĝi fontas apud urbo Bière, trafluas la urbojn Saint-Livres, Montherod, Aubonne, Lavigny, Etoy, Allaman kaj alfluas Lagon Lemanon ĉe la komunumo Buchillon.
La ĉefaj alfluantoj de Aubonne estas rojoj Flumeau, Armary, Sandoleyre kaj Toleure.
Baraĵo situas sur ĝia fluejo, je kelkaj centoj da metroj alvale de la kunfluo de Toleure.