Buchillon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Buchillon
Blazono de Buchillon
Blazono de Buchillon
Blazono de Buchillon
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Morges
Koordinatoj  46° 28′ 16″ N 06° 25′ 23″ O / 46.47111 °N, 6.42306 °O / 46.47111; 6.42306 (mapo)Koordinatoj: 46° 28′ 16″ N 06° 25′ 23″ O / 46.47111 °N, 6.42306 °O / 46.47111; 6.42306 (mapo)
Nombro de loĝantoj 638
Areo 2,13 km²
Alteco 410 m super marnivelo
Poŝtkodo 1164
Komunumkodo 5623
Mapo de Buchillon
Mapo de Buchillon
Situa mapo de Buchillon
vdr

Buchillon estas komunumo en la distrikto Morges en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 638 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Buchillon situas ĉe la norda bordo de la Lago Lemano, en distanco de 7 kilometroj sudokcidente de la distriktĉefurbo Morges, 18 kilometrojn okcidentsudokcidente de la kantonĉefurbo Laŭzano kaj 19 kilometron orientnordoriente de Nyon. La okcidentan komunuman limon formas la rivero Aubonne kaj ĝian orientan limon la rivereto Ruisseau des Chenaux. La komunumo konsistas el la vilaĝo Buchillon kaj la setlejoj Grands Bois, Les Fontanettes kaj Chanivaz.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,13 km², de kiuj 30,2% estas kovritaj de arbaro, 41,9% servas por agrikulturo kaj 25,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Buchillon limas en nordo al Etoy, en oriento al Saint-Prex, en sudo al la Lago Lemano, kaj en okcidento al Allaman.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Buchillon situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La kantona ĉefvojo n-ro 1 pasas norde de la komunumo, Buchillon atingebalas pere de flankaj konektaj vojoj ek de la kantona ĉefvojo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Buchillon datiĝas el la jaro 1228 kiel Chanliva, en la jaro 1339 aperis la mencio Buschillion. Sur la teritorio de la komunumo estis trovita ponardo el la bronzepoko, lancopintoj kaj lagoborda setlejo ne datigita. En Chanivaz troviĝas signifa romia vila kun kolumna koridoro kaj interna korto. Dum mezepoko la plej signifa vilaĝo de la komunumo estis Chanivaz, kiu estis tiam paroĥo kaj apartenis al la kunsejoroj de Aubonne. Apud la vojo ĉe la rivereto Aubonne troviĝis doganejo. Post la fermo de tiu vojo en la 15-a jarcento, la komunumo perdis sian signifon. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 la komunumo apartenis al la Voktejo Morges. Post la revolucio ĝi estis unue atribuita al la Distrikto Aubonne kaj poste en 1803 al la Distrikto Morges.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]