Denens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Denens
Blazono de Denens
Blazono de Denens
Blazono de Denens
Denens
Denens
Denens
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Morges
Koordinatoj  46° 31′ 9″ N 6° 27′ 24″ O / 46.51917 °N, 6.45667 °O / 46.51917; 6.45667 (mapo)Koordinatoj: 46° 31′ 9″ N 6° 27′ 24″ O / 46.51917 °N, 6.45667 °O / 46.51917; 6.45667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 672
Areo 3,29 km²
Alteco 504 m super marnivelo
Poŝtkodo 1135
Komunumkodo 5631
Mapo de Denens
Mapo de Denens
Situa mapo de Denens
vdr

Denens estas komunumo en la distrikto Morges en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 672 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Denens situas tri kilometrojn okcidentnordokcidente de la distriktĉefurbo Morges sur altigita tavolo inter la valoj de la riveroj Morges kaj Boiron de Morges en la Vaŭda Mezlando proksimume 120 metrojn super la nivelo de la Lago Lemano, kiu bele videblas de la komunuma teritorio. Al la komunumo krom la vilaĝo Denens apartenas la du loĝokvartaloj Bonderex oriente kaj Ropre okcidente de la vilaĝo, kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,29 km², de kiuj 1,5% estas kovritaj de arbaro, 86,3% servas por agrikulturo kaj 11,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Denens limas en nordo al Bussy-Chardonney,en oriento al Vufflens-le-Château, en sudoriento al Lully, en sudo al Lussy-sur-Morges, en sudokcidento al Villars-sous-Yens, kaj en okcidento al Yens.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Denens pasas la kantona ĉefvojo n-ro 128 de Morges al Bière, de la vilaĝocentro krome flanka konekta vojo kondukas al Villars-Sous-Yens. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 siutas proksiume 2 kilometrojn sudokcidente de la komunumo apud Morges. Pere de la poŝtaŭtolinio de Denens al Lavigny la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Denens datiĝas el la jaro 1005 kiel Disnens. Ĝis 1300 Denens apartenis al la havaĵo de la Baronlando Vufflens-le-Château. Poste ĝiaj posedantoj plurfoje ŝanĝiĝis. Al ili apartenis inter aliaj la familioj de Compey, von Tavel kaj von Büren. La kastelo sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 estis plurfoje renovigita kaj transformita. Tamen esencaj partoj de la malnova burgo estas konservitaj. Sub la berna epoko la komunumo apartenis al la Voktejo Morges.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]