Dizy VD

El Vikipedio, la libera enciklopedio
- La mallongigo VD en Dizy VD staras por la svisa Kantono Vaŭdo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Dizy.

Dizy
Blazono de Dizy
Blazono de Dizy
Blazono de Dizy
Ĉefstrato de Dizy
Ĉefstrato de Dizy
Ĉefstrato de Dizy
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Morges
Koordinatoj  46° 38′ 6″ N 6° 29′ 47″ O / 46.63500 °N, 6.49639 °O / 46.63500; 6.49639 (mapo)Koordinatoj: 46° 38′ 6″ N 6° 29′ 47″ O / 46.63500 °N, 6.49639 °O / 46.63500; 6.49639 (mapo)
Areo 3,04 km²
Alteco 583 m super marnivelo
Poŝtkodo 1304
Komunumkodo 5481
Mapo de Dizy
Mapo de Dizy
Situa mapo de Dizy
vdr

Dizy estas komunumo en la distrikto Morges en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 212 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Dizy situas en la Vaŭda Mezlando 14 kilomterojn norde de la distriktĉeurbo Morges kaj 20 kilometrojn nordokcidente de la kantonĉefurbo Laŭzano ĉe la orienta flanko de la valo de la rivero Venoge, kiu formas la nordorientan komunumlimon. La komunumo konsistas el la vilaĝo Dizy kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,04 km², de kiuj 22,3% estas kovritaj de arbaro, 70,3% servas por agrikulturo kaj 7,4% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Dizy limas en nordo al La Sarraz, en oriento al Lussery-Villars, en sudo al Cossonay, en sudokcidento al La Chaux, kaj en nordokcidento al Chevilly.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Laŭlonge de la orienta komunumlimo de Dizy pasas la kantona ĉefvojo n-ro 9. Tra la vilaĝo tamen kondukas konekta vojo de la kantona ĉefvojo al Chevilly. La plej proksiama alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 6 kilometrojn oriente de la komunumo. La komunumo estas konektita al la publika transportreto pere de komunuma buslinio, kiu krom dum la lernejaj ferioj cirkulas de lundo ĝis vendredo inter Chevilly kaj la stacidomo de Cossonay.[3]

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Dizy datiĝas el la jaro 961 per la vortoj in villa Discidis. En la jaro 1041 la Monaĥejo Romainmôtier posedis bienojn en Dizy. La nobeluloj de Dizy, kiuj estis posteuloj de Kavaliro Wilhelmo, posedis la malaltan kaj mezan jurisdikcion. La supera jurisdikcio apartenis al la Senjoroj de Cossonay. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Dizy apartenis al la Voktejo Morges. Poste ĝi apartenis ĝis la fino de 2007 al la Distrikto Cossonay kaj tiam surbaze de la administra reformo de 2006 estis atribuita al la Distrikto Morges.[4]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Aliaj lokoj kun la nomo Dizy

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]