Chigny VD

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg - La mallongigo VD en Chigny VD staras por la svisa Kantono Vaŭdo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Chigny.

Chigny
Blazono de Chigny
Blazono de Chigny
Vitejo en Chigny
Vitejo en Chigny
Kantono Vaŭdo
Distrikto Morges
Koordinatoj  46°31′11″N 6°28′38″O  /  46.51972°N, 6.47722°O / 46.51972; 6.47722 (Chigny VD)Koordinatoj: 46°31′11″N 6°28′38″O  /  46.51972°N, 6.47722°O / 46.51972; 6.47722 (Chigny VD)
Nombro de enloĝantoj 331
Areo 0,90 km²
Alteco 445 m super marnivelo
Poŝtkodo 1134
Komunumkodo 5628
Mapo de Chigny
Situa mapo de Chigny
v  d  r
Information icon.svg

Chigny estas komunumo en la distrikto Morges en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 331 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Chigny situas du kilometrojn nordokcidente de la distriktĉefurbo Morges tri kilometrojn norde de la Lago Lemano en la arbara valo de la rivero Morges, kiu formas la okcidentan komunumlimon. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Chigny kaj La Vogeaz, kaj la setlejoj La Motte kaj La Morgette.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 0,90 km², de kiuj 5,6% estas kovritaj de arbaro, 74,4% servas por agrikulturo kaj 16,7% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Chigny limas en nordo al Vufflens-le-Château, en oriento kaj sudo al Morges, en sudsudokcidento en unu punkto al Tolochenaz, kaj en okcidento al Lully.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Chigny situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 1 kilometron sude de la komunumo apud Morges. Tra Chigny pasas konekta vojo de Morges al Vufflens-le-Château. Pere de la mallarĝspura trama fervojlinio de Bière al Morges la komunumo estas konektita al la publika tranpsortreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Chigny datiĝas el la jaro 1221 kiel Chinie. Dum mezepoko Chigny apartenis al la Senjorujo Vufflens, kiu sub la berna regado ĝis la Helveta Revolucio de 1798 apartenis al la Voktejo Morges, kiu poste fariĝis distrikto. Eklezie ĝi apartenis ĝis 1544 al la Paroĥo Joulens kaj ek de tiam al la Paroĥo Vufflens-le-Château.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Aliaj lokoj kun la nomo Chigny

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  3. Fonto: François Béboux: Chigny en Historia Leksikono de Svislando (2003-12-20)

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]