Mollens VD

El Vikipedio, la libera enciklopedio
- La mallongigo VD en Mollens VD staras por la svisa Kantono Vaŭdo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Mollens.

Mollens
Blazono de Mollens
Blazono de Mollens
Blazono de Mollens
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Morges
Koordinatoj  46° 34′ 40″ N 6° 21′ 48″ O / 46.57778 °N, 6.36333 °O / 46.57778; 6.36333 (mapo)Koordinatoj: 46° 34′ 40″ N 6° 21′ 48″ O / 46.57778 °N, 6.36333 °O / 46.57778; 6.36333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 299
Areo 11,00 km²
Alteco 742 m super marnivelo
Poŝtkodo 1146
Komunumkodo 5431
Mapo de Mollens
Mapo de Mollens
Situa mapo de Mollens
vdr

Mollens estas komunumo en la distrikto Morges en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 299 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Mollens situas sur la sudorienta deklivo de la plej suda ĉeno de la Ĵurasa Montaro proksimume 13 kilometrojn nordokcidente de la distriktĉefurbo Morges. La nordokcidenta komunumparto estas kovrita de la arbara montoĉeno Combe de la Meuffe, kies kulmino sur Pré de Mollens kun alteco de 1600 m s.m. estas la plej alta punkto de la komunumo. La komunumo konsistas el al vilaĝo Mollens kaj la setlejoj Champou, Forchy kaj Moulin de Goille.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 11,00 km², de kiuj 8,9% estas kovritaj de arbaro, 51,6% servas por agrikulturo kaj 2,3% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Mollens limas en nordo al Montricher, en orientnordoriento al Pampigny, en oriento al Apples, en sudo al Ballens, kaj en sudokcidento kaj okcidento al Berolle.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Mollens situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra Mollens pasas du konektaj vojoj unu de Montricher al Bière kaj la alia de Montricher al Ballens. la plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 12 kilometrojn sudoriente de la komunumo apud Morges. Pere de poŝtaŭtolinio de Bière al L'Isle la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Mollens datiĝas el la jaro 1111 kiel Enguizo de Morlens. Sur la tertitorio de Mollens estis trovitaj restaĵoj de setlejoj el la gaŭla kaj romia epokoj. Ek de 1139 Mollens apartenis al la Monaĥejo Romainmôtier. La monaĥejo havis en Mollens grendeponejon kaj fondis tie malgrandan priorejon kaj la muelilon La Goille, kiu estis menciita unuan fojon en la jaro 1257. En la sama jaro estis menciita malsanulejo por lepruloj. La voktado apartenis la branĉo de la Senjoroj de Mont-la-Ville. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 la vilaĝon regis dekpersona konsilio. De 1539 ĝis 1798 Mollens apartenis al la Voktejo Morges, tiam ĝis 2007 al la Distrikto Aubonne, kiu kun efiko de 2008 surbaze de la administra reformo de 2006 estis integrita al la Distrikto Morges.[3]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La kastelo estis konstruita en la jaro 1791. La unua mencio de la pastra preĝejo Sankt-Jakobo datiĝas el la jaro 1228, ĝi estis renovigita en la jaro 1741 kaj en 1761 kaj 1798 post grandaj vilaĝaj incendioj dufoje rekonstruita, en 1961 ĝi denove estis rekonstruita.[4]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]